Eino Jutikkala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eino Jutikkala, 1907–2006, estis finna profesoro de historio. Li estis unu el la plej gravaj finnaj skribantoj de historio en 20-a jarcento. Lia escepta produktanta kaj longa scienca kariero daŭris ok jardekojn. Jutikkala estis lernanto de Gunnar Suolahti. Li apartenis al kulturhistoria grupo, kiun atentis Suolahti kaj kiu reprezentis saman kulturhistorian interpretadon kiel Karl Lamprecht. Grava atingo de la grupo estis kvarparta libro Suomen kulttuurihistoria (1933–1936), kiun redaktis li. En frua epoko de sia scienca laboro Jutikkala esploris al historio de ekonomio, speciale agrikulturo. Poste li esploris historion de socio kaj popolo. Li esploris ankaŭ lokan historion. Li skribis pri historio de plej grandaj urboj en sia lando.