Ekkondensiĝa premo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekkondensiĝa premo estas la premo, post kiu el la gasa fazo komencas eliĝi (kondensiĝi) likvaĵo.

Unufaza stato de la gasokondensataj sistemoj en tavolkondiĉoj estas kontrolata de la ekkondensiĝa premo. Se tavolpremo (Ptav.) pli-malpli egalas al la ekkondensiĝa premo (Pek.) la gasokondensata kuŝejo estas konsiderata kiel saturita je likvaj hidrokarbonoj. Al tiu grupo apartenas la gasokondensataj kuŝejoj kun naftomarĝenoj, se ekzistas termobara ligo inter la likva kaj gasa partoj de la kuŝejo. Se Pek. > Ptav., do ĝi estas konsiderata kiel nesaturita. Al tiu grupo apartenas la gasokondensataj kuŝejoj sen naftomarĝenoj, speciale en la zonoj de enorme altaj tavolpremoj.

Diferenco inter la komenca tavolpremo kaj ekkondensiĝa premo povas atingi 50 % (ekzemple en la Ust-Labinska minejo en Rusio Ptav. egalas al 34 MPa, dum Pek. estas 16 MPa). Ekkondensiĝa premo dependas de la konsisto de la kondensato. Oni difinas ĝin eksperimente per la aparatoj de la faza ekvilibro PVT. Ĝi estas uzata por elekti metodon de la ekspluatado de la gasokondensata minejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ГРИЦЕНКО, И. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Давление начала конденсации // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 150. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]