Tavolo (geologio)
Aspekto
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tavolo. |

Tavolo en estas la geologia korpo, kiu havas platan formon, do ĝia dikeco estas oble pli malgranda ol ĝia areo. Ĝi havas homogenajn ecojn kaj estas limigita de pli-malpli paralelaj surfacoj: la supra (tegmento) kaj la malsupra (plandumo).
Dikeco de la tavolo estas difinata kiel la plej mallonga distanco inter la tegmento kaj la plandumo. Tavoloj formiĝas el sedimentaj, vulkandeveno-sedimentaj aŭ metamorfaj rokaĵoj. Ili povas konsisti el kelkaj iel interligitaj subtavoloj de malsamaj rokaĵoj.
Ofte oni parolas pri akvohavaj, naftaj, gasaj kaj ercaj tavoloj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- [2004] Р. И. Вяхирев: Пласт // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 317. ISBN 5-85270-327-3.