Ekliptika latitudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekliptika latitudo estas unu el la koordinatoj kiu povas esti uzata por difini lokon de astro en la ĉiela sfero en ekliptikaj koordinatoj. Laŭ ĉi tiu sistemo, la ĉiela sfero estas dividita je du duongloboj per la ebeno de la ekliptiko, (la ebeno de la tera orbito). De la vidpunkto de la tero, la suno vojaĝas en la ekliptiko kaj ĉiam havas ekliptikan latitudon de 0. La ekliptika latitudo estas la angulo norde aŭ sude de la ekliptiko, analoge kiel surtera latitudo estas la akraflanka pozicio sur la tera nordo aŭ sudo de la ekvatoro. La planedoj flegas havi malaltan ekliptikan latitudon; ili estas ĉiam en kelkaj gradoj de la ekliptiko escepte de Plutono. Plej aliaj objektoj en la sunsistemo - asteroidoj, kometoj, kaj polvo estadas ankaŭ je malaltaj ekliptikaj latitudoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]