Saltu al enhavo

Ekonomia sankcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ekonomiaj sankcioj)

Ekonomia sankcio estas komerca kaj financa puno aplikita fare de unu aŭ pliaj landoj kontraŭ ŝtato, grupo aŭ persono.[1]​ La ekonomiaj sankcioj povas inkludi variajn formojn de komercaj barieroj, doganoj kaj restriktoj al la financaj operacioj.[2]Embargo estas io simila, sed ĝenerale tio inkludas pli akran sankcion. La ekonomiaj sankcioj ne estas truditaj necese pro ekonomiaj cirkonstancoj; ili povas esti truditaj ankaŭ pro vario de politikaj, militaj kaj sociaj tialoj. Ili povas esti uzataj por atingi kaj naciajn kaj internaciajn celojn.[3]

  1. Lin, Tom C. W. (14a de Aprilo 2016). «Financial Weapons of War». Minnesota Law Review 100: 1377. Konsultita la 7an de Aŭgusto 2018.
  2. Haidar, J.I., 2015."Sanctions and Exports Deflection: Evidence from Iran," Paris School of Economics, Universitato de Parizo 1 Pantheon Sorbonne, Mimeo
  3. «Playing to the Home Crowd? Symbolic Use of Economic Sanctions in ...». Ingentaconnect.com. 1a de septembro 2011. Konsultita la 30an de marto 2015.