Ekopsikologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La brazilano D-ro Marco Aurélio Bilibio (D-ro pri Daŭrigebla Evoluo) donis la jenajn informojn:

"Dum la lastaj jardekoj granda nombro de esploroj indikis la ekziston de korelacio inter la homa kontakto kun naturaj medioj kaj pli bonaj indicoj de mensa sano. La scienco Ekopsikologio stimulas profundan pripensadon pri la ekzistantaj distordoj en la rilato inter homo kaj naturo. Tiu revizio estas urĝa kaj grava, fronte al la graveco de mediaj malekvilibroj kaŭzataj de la rabema kaj nerespondeca homa agado. Restaŭrante la integriĝon kun la natura medio, la homo trovas pli ol garantion de supervivado, li trovas statojn de interna ekvilibro kaj transcendecon. Realigi tiun potencialon de rekonektado kaj bonfarto dank’ al la naturo estas potenca ilo por batali streson, anksion (antaŭtimon) kaj depresion komune ekzistantajn en nia nuntempa universo.” (http://ecoblogconsciencia.blogspot.com.br/2009/04/ecopsicologia-espiritualidade-e-meio.html)

En intervjuo li ankoraŭ eksplikis:

"La Ekopsikologio pritraktas la rilatojn inter la homo kaj la planedo kaj la ekosistemoj, de kiuj li estas parto. La ideo estas, ke ĉe la radiko de nia psiko ekzistas baza ligo kun la naturo. La subpremo de tiu ligo en la industria socio igis nin perdi la senton de nia apartenado al la naturo. Tiu apartiĝo estas fundamenta parto de la media krizo, kiun la mondo travivas. Por la Ekopsikologio, la solvo de tiu krizo estas ne nur la kreado de puraj teknologioj, sed ankaŭ la superado de tiu apartiĝo. La koncepto de «ekologia subkonscio" memorigas la antikvan saĝecon de popoloj, kiuj rekonis la homon kiel parton de pli granda sistemo. Ekkonscii pri tiu fakto povas malfermi spacon por statoj de integriĝo kaj sano, kaj ankaŭ povas esti la etika bazo de niaj interrilatoj kun la planedo.” (http://www.crpsp.org.br/portal/comunicacao/jornal_crp/166/frames/fr_conversando_psicologo.aspx Arkivigite je 2016-10-11 per la retarkivo Wayback Machine)

Pri la origino de la Ekopsikologio D-ro Bilibio informis la jenon :

"La Ekopsikologio havas sian originon en verkoj ne rekte rilataj al psikologio, ekzemple, Nature and Madness (Naturo kaj Frenezo), de la media filozofo Paul Sheppard, kiu atentigis pri la ebleco de rompo en la ontogenetika evoluo de nia specio kiel maniero kompreni la nepran detruon de la naturaj habitatoj. Ĝi [tiu scienco] prezentas sin firme kiel movado ekde The Voice of the Earth: an exploration of Ecopsychology (La Voĉo de la Tero: esploro de Ekopsikologio) [1992] de la historiisto kaj socia kritikisto Theodore Roszak. Do ĝi ne naskiĝis kiel branĉo de la psikologio, sed kiel transfaka alpaŝo al la rilato inter homo kaj naturo." (http://www.crpsp.org.br/portal/comunicacao/jornal_crp/166/frames/fr_conversando_psicologo.aspx Arkivigite je 2016-10-11 per la retarkivo Wayback Machine)

Evidente "Ekopsikologio" estas la traduko de la angla termino "Ecopsychology". En aliaj lingvoj povas esti uzataj aliaj terminoj, ekzemple "media psikologio" ("Umweltpsychologie" en la germana Vikipedio; "Psychologie environnementale" en la franca Vikipedio). Ne nepre la konceptoj estas la samaj. La artikolo de la germana Vikipedio ekzemple komencas jene:

“La Media Psikologio (ankaŭ: Ekologia Psikologio) estas relative nova fako de psikologio kun fortaj interfakaj karakterizaĵoj de esploro kaj apliko. Ĝi pritraktas la interagojn inter homo kaj medio, la influojn de la medio sur la homon kaj la konduton kaj agojn de la homo fronte al la medio. La medio influas la homajn sperton kaj konduton, kaj la homo modelas la medion, baze de sia sperto kaj konduto. En tiu fako la koncepto de ‘medio’ estas vasta, ampleksante naturajn mediojn kaj soci-kulturajn mediojn, ekzemple konstruaĵojn, lernmediojn kaj informigajn mondojn. Novaj laborkampoj estas demandoj pri tutmondiĝo kaj daŭripova evoluo.” (https://de.wikipedia.org/wiki/Umweltpsychologie)