Saltu al enhavo

Ekspozicio migra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castans Panopticum, Berlino 1900

Ekspozicio migra [[[germana lingvo|germane]] Wanderausstellung, angle travelling exhibition, itale mostra itinerante, portugale exposição em tour, hungare vándorkiállítás, serbe putujuća izložba) estas publika elmontrado kiu ne estas ligita al ununura loko sed translokiĝas ene de lando aŭ internacie post pli aŭ malpli longaj tempospacoj.

La temoj de tia elmontrado povas esti la samaj kiel ĉe daŭra ekspozicio. Historie interesaj estas ankaŭ la t.n. "migraj kabinetoj" (germane: Wanderkabinette) ekz. la germana "Castans-Panopticum".

Objektoj de migraj ekspozicioj ne malofte post la ĉirkaŭmigrado diskolektiĝis. Tamen okazas ankaŭ ke tiaj elmontradoj pro granda sukceso fariĝis daŭraj ĉe fiksita loko.

Famaj lasttempaj migraj ekspozicioj en Germanio

[redakti | redakti fonton]
  • Duckomenta
  • Körperwelten
  • Maus Oleum
  • nanoTruck
  • X für U – Bilder, die lügen
  • Zug der Erinnerung

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • A.Buck,Rebecca, Gilmore, Jean Allman. On the Road Again: Developing and Managing Traveling Exhibitions, American Association of Museums, Washington (2003 May),ISBN 0-931201-85-3
  • Followers of Fashion, National Touring Exhibitions (Hayward Gallery) (January 2002),ISBN 1-85332-221-0
  • Touring Exhibitions, the Touring Exhibitions Group’s Manual of Good Practice (ed. Mike Sixsmith. Butterworth-Heinemann, 1995 ISBN 0-7506-2518-X). Dua eldono havigeblas surrete ĉe la retpaĝaro de Touring Exhibitions Group's Arkivigite je 2008-07-26 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Morris, Jane. "Why tour an exhibition", in Museum Practice, Issue 32, Winter 2005, pp. 46-47.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]