Eksterleĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eksterleĝulo estas tiu persono kiu vivas ekster la socio kaj kiu prifajfas la leĝojn, sociajn normojn kaj faras krimojn, murdojn.

La plej frua legenda eksterleĝulo estis Robin Hood, verŝajne Robert, Earl of Huntingdon (1160 - 1247). La plej konataj usonaj eksterleĝuloj estis Jesse James (1847 - 1882), Billy the Kid (1859 - 1881), Butch Cassidy kaj Sundance Kid, same kiel Bonnie kaj Clyde.

La aŭstralia krimulo Edward "Ned" Kelly (1854 - 1880) sukcese kontraŭstaris en 1880 kiel la Fera Eksterleĝulo (The Iron Outlaw) la pafadojn de la policistoj, ĉar li estis ekipita, remburita per plugila ŝtalo. Sur germana areo, fifamis Johannes Bückler (1777 - 1803). Carmine "Donatello" Crocco (1830 - 1905) rabis ĉe suda Italio dum la epoko de la unuiĝo de Italio, kio sufiĉas por ricevi la alnomon "Napoleono de la banditoj".

Kelkaj eksterleĝuloj inspiris/inspiras filmigon, eternigon, aventurigon de ties vivoj.

Vidu ankaŭ