Ektazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ektazio (nomita laŭ la antikva greka "ektasis", plivastiĝo, ekspansio) estas la dua geologia periodo en la mezoproterozoika erao. Ĝi antaŭ 1,4 miliardoj da jaroj sekvis al la periodo Kalimio kaj antaŭ 1,2 miliardoj da jaroj cedis al la periodo Stenio. Ĉi tiuj datenoj ne baziĝas sur stratigrafio, sed estas difinitaj kronometrie.

La nomo estis donita pro la daŭranta ekspansio de la kontinentplatoj dum tiu tempo.

eŭkariotajn ruĝajn algojn, Bangiomorpha pubescens, oni identigis en rokoj, 1.200 milionojn da jaroj aĝaj, en la formacio Hunting (hanting) sur la insulo Somerseto (Somerset Island), Kanado. Tiu estas la plej malnova konata sekse reproduktanta organismo kaj do la plej frua konata kompleksa multĉela organismo.

Vidu ankaŭ