Tempomezurado
Aspekto
Kronometrio (de la grekaj vorteroj χρόνος "tempo" kaj μέτρηση "mezurado"), do samsignife simple nomebla tempomezurado, laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas en baza difino la "parto de la fiziko, pritraktanta la mezuron de la tempo". Do temas pri la indiko de tempaj unuoj en klare difinitaj fizikaj mezurunuoj - tio inkluzivas:
- la fiksadon de momento (= "tempopunkto"),
- en mezura tekniko la fiksadon de "vera tempo";
- en astronomio kaj geodezio la fiksadon de suna tempo (en es fr de) kaj stela tempo (en es fr de) de loko.
- la mezuradon de tempointervaloj helpe de tempa skalo,
- ekzemple en fiziko por movoj, rapidecoj ktp,
- en navigado por fikso de distancoj pere de la rapideco de ondoj (ekzemple radaro kaj sonaro, iusence ankaŭ la tutmonda loktrova sistemo)
- por la daŭro de agoj en ĉiutaga vivo kaj en scienca observado,
- en sporto tempomezuroj pere de mekanikaj horloĝoj aŭ pere de interrompo de luma radio,
- en ĝenerala senco la mezurado de kronologio, laŭvorte la "instruo pri tempo", fakte precize la ĝusta tempa sinsekvo de eventoj.
Laŭ teorio de Einstein la tempo estas relativa- ĝi dependas de rapideco.
- La esprimo « antaŭ la nuntempo », mallongigite (AN), aŭ foje « antaŭ hodiaŭ » (AH), aŭ eĉ antaŭ la prezenco (AP) — same kiel en la angla: Before Present (BP) — estas uzata en prahistorio, paleontologio, geologio kaj klimatologio. Oni nombras la jarojn por indiki aĝojn esprimitajn kiel la nombro da jaroj retrokalkulitaj de la nuntempo, kiu povas esti la jaro 1950, la jaro 2000 aŭ la kuranta jaro.
Ne estas konata la komenco de tempo nek la fino .