Momento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Momento laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas en baza difino "tre mallonga nedifinita daŭro de tempo", do "tempero". Vortaroj[1] kaj gramatikaj verkaĵoj pri Esperanto atentigas ke neĝustas kaj evitindas la uzo de la vorto en alia senco (precipe uzo sinonime al "motivo" aŭ "punkto") ol la supre difinita.

Citaĵo
 
  • Atendu nur unu momenton.
  • Ne restu eĉ momenton plu!
  • Momento da silentoZ
  • Veni en la ĝusta, favora momento
  • Ĉe la lasta momento
  • Parolo malvera restas nur por momentoZ.
  • La momento estas grava kaj epokfara.
  • Aperas prudento, kiam pasis la momento (ĝusta tempo)[2].
  • Ĉiumomente alvenis novaj gastoj. 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple Reta Vortaro
  2. L. L. Zamenhof (eld. Camille Rogister): Proverbaro esperanta

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]