Camille Rogister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Camille Rogister
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1890 (1890-06-12)
Morto 14-an de decembro 1960 (1960-12-14) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Camille ROGISTER (naskiĝis la 12-an de junio 1890 en Hodimont (nun parto de Verviers), mortis la 14-an de decembro 1960[1] en Ensival (nun parto de Verviers) estis belgo, aŭtodidaktulo, kiu dum granda parto de sia vivo loĝis kaj laboris en Svislando kaj Francio.[2]

Slipo pri Camille Rogister.

Komence laboristo en ŝpinindustrio, li iĝis oficisto kaj eksperto pri librotenado. Li ekloĝis en Svislando en 1916 kaj samjare aliĝis al UEA. Li estis ĉeflibrotenisto ĉe banko kaj pensiiĝis en 1955.

Dum la Dua Mondmilito li helpis la centran oficejon de UEA, speciale la servon de interhelpo por faciligi la fuĝon de persekutitaj judoj al Svislando. Tiam li loĝis apud Genève, sed sur franca teritorio. Laŭ ordono de la okupacia aŭtoritato, li devis reiri al Belgio. Li denove loĝis en Francio (Haute-Savoie) inter 1956 kaj 1959.

Li lernis Esperanton en 1909 okaze de la unua Belga Esperanto-Kongreso en Verviers. Li estis sekretario de la samjare en Verviers fondita klubo Verda Stelo. En 1909-1910 li partoprenis en polemiko en loka gazeto Le Travail kun Henri Angenot, urba bibliotekisto kaj sekretario de la loka idista klubo Pioniro.[3]

Sub la pseŭdonimo Retsigor li kontribuis al la satira revuo La Pirato.

Laŭ peto de Eŭgeno Lanti li reviziis la duan eldonon de la Plena Vortaro (komuna kaj faka partoj). Post la milito Gaston Waringhien komisiis lin korekti la matematikan, ĥemian kaj fizikan partojn de la Plena Vortaro, cele al la tria eldono. Tion li faris kun helpo de P.H. Mooij kaj T.K. Slade. Ankaŭ kun la helpo de Mooij li kompilis la reeldonon de Proverbaro Esperanta de Zamenhof.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eta nekrologo en Sonorilo, 1962-4, p. 66, menciias decembro 1961.
  2. Teksto grandparte bazita sur anonima slipo el FelixArchief, ref. 2233-267.
  3. Belga Esperantisto 027, januaro 1911, p. 77 kaj cirkulero A propos d'une circulaire du Pioniro (Belga Ligo Esperantista, Antwerpen, 1909)