El Calafate
El Calafate | |||
---|---|---|---|
| |||
urbeto komunumo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | Z9405 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 844 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 998 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 20′ S, 72° 16′ U (mapo)-50.337777777778-72.26Koordinatoj: 50° 20′ S, 72° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 199 m [+] | ||
Areo | 22,9 km² (2 290 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Calafate [+] | |||
El Calafate, ankaŭ konata simple kiel Calafate, estas urbo en Patagonio, Argentino [1]. La urbo situas en la sudo de la departemento Lago Argentino, en la sudokcidenta parto de la Provinco Santa Cruz, ĉirkaŭ 320 km nordokcidente de la provinca ĉefurbo Río Gallegos. La nomo venas de speco de arbusto nomita "calafate" (Berberis buxifolia) kiu estas ĉiea en Patagonio.
Ekonomio kaj turismo
[redakti | redakti fonton]En la pasinteco la ekonomio en la areo dependis de bredado de ŝafoj por lano, sed hodiaŭ la ekonomio dependas plejparte de turismo. El Calafate nuntempe vivtenas preskaŭ ekskluzive de turismo el la tuta mondo. La pinta sezono estas de oktobro ĝis majo. El Calafate estis establita kiel provizopunkto por lansendaĵoj de la ĉirkaŭaj grandaj ŝaffarmoj. Hodiaŭ la ŝafoj preskaŭ malaperis de la pejzaĝo.
Nuntempe turismo estas grava fonto de enspezo en El Calafate, kaj la urbo estas natura deirpunkto se oni volas viziti Nacian Parkon Los Glaciares, kun la fama glaĉero Perito Moreno ĉe la piedo de Andoj [2]. En la lastaj jaroj, la urbo spertis grandan loĝantarkreskon, kaj hodiaŭ proksimume 22,000 loĝantoj vivas en la urbo. Ĉi tio estas preskaŭ kvaroble pli ol en 1991 [3].
Alia altiro proksime de la urbo estas la Glaciarium, moderna muzeo dediĉita al glacio, glaĉeroj kaj la Sud-Patagonia Glacikampo.
Transporto
[redakti | redakti fonton]La urbo estas ligita per pluraj vojoj, kiel ekzemple vojitinero 40, al najbaraj regionoj en Argentino kaj Ĉilio.
El Calafate estas servata de la Internacia Flughaveno Comandante Armando Tola (Aeropuerto Internacional Comandante Armando Tola, IATA-kodo FTE), situanta proksimume 20 kilometrojn oriente de la urbo.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Avenida del Libertador, la ĉefstrato
-
Loĝeja sekcio
-
El Calafate is located near Nacia parko Los Glaciares
-
Esplorcentro de glaĉeroj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Municipio de El Calafate. Arkivita el la originalo je June 9, 2023. Alirita August 19, 2023.
- ↑ Los Glaciares National Park. Arkivita el la originalo je January 24, 2011.
- ↑ El Calafate. Arkivita el la originalo je 2009-03-31.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Elcalafate.gov.ar, Oficiala registara retejo (hispane)
- Glaciarium Retejo