El Greco (filmo de 2007)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

El Greco estas greka filmbiografio pri la vivo de la greka pentristo de la Hispana Renesanco, Domenikos Theotokopoulos, tutmonde konata kiel El Greco. Baze sur fikcia biografia romano, El Greco: o Zografos tou Theou (El Greco: la pentristo de Dio), de Dimitris Siatopoulos, ĝi estis prezentita en 2007, reĝisorita de Iannis Smaragdis kaj verkita de Jackie Pavlenko. Ĉefaj aktoroj estis grekoj kiaj Lakis Lazopoulos, Dimitra Macuka kaj Dina Konsta, kaj inkludas popularajn aktorojn de la greka kino de la 1960-aj jaroj kiaj Sotiris Moustakas kaj Katerina Helmi, kiuj, kun la hispano Juan Diego Botto, Laia Marull kaj aliaj, ĉirkaŭas la ĉefan aktoron, Nick Ashdon, kiu ludas la rolon de El Greco.