Janis Smaragdis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iannis Smaragdis)
Janis Smaragdis
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1946 (1946-04-25) (77-jaraĝa)
en Gonies
Lingvoj grekamoderna greka
Ŝtataneco Grekio
Familio
Frat(in)o Nikos Smaragdis
Edz(in)o Eleni Smaragdi
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Janis Smaragdis (Greke: Γιάννης Σμαραγδής) estas greka reĝisoro. Li naskiĝis en Kreto en 1946 kaj studis filmadon en Grekio kaj Parizo, Francio. Li aperis en 1972 per sia mallonga filmo Du tri aferoj... kiu ricevis la unuan premion en la Atena Festivalo same kiel Specialan Mencion en la Montreala Filmofestivalo. Li publikigis du librojn: nome Poezia geografio (1995) kaj Kavafis (1997) - literatura formato de la filmolibro de la filmo Cavafy.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1972 Δύο τρία πράγματα...
  • 1975 - Zero Cell – Κελλί Μηδέν
  • 1976-1980 - Dokumentaloj por Grekŝtata Televido kaj multaj epizodoj de policserioj, Ipopsies (Suspektoj).
  • 1981 - Καλή σου Νύχτα κυρ’ Αλέξανδρε..., Bonan nokton, sro. Aleksandro – TV Filmo.
  • 1982 - Alaloum.
  • 1983 - Revenanta kanto - Oficiala partopreno en Moskva Filmofestivalo.[1]
  • 1983 - "Το Τραγούδι της Επιστροφής",
  • 1985 - Hadjimanuel – TV serioj. Kvin 60minutaj epizodoj.
  • 1985 - Egeo: El Homero al Elitis.
  • 1987 - Ave Taso Karatasso – TV serio. 13 45minutaj epizodoj.
  • 1989 - Haŝ... Nia lando dormas – Televida serio. 13 45 minutaj epizodoj.
  • 1990-1993 - Η Δε Πόλις Ελάλησεν – 13 filmaj eseoj, po 30 minutoj ĉiu. Poetoj kaj urboj.
  • 1996 - Καβάφης - Kavafis – Filmo pri la vivo de la greka poeto Kavafis.
  • 2001 - Ta Haidemena Paidia – TV serio. 18 32minutaj epizodoj por la Greka Televido ET1.
  • 2004 - Spiros Luis.
  • 2007 - El Greco - Internacia kunlaborado (Grekio, Hispanio, Anglio, Hungario, Italio) pri la vivo de la grek-hispana pentristo, El Greco (Doménicos Theotokópoulos). Vangelis komponis la muzikon.
  • 2012 - Dio emas kaviaron

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 13th Moscow International Film Festival (1983). MIFF. Alirita 2013-03-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-07. Alirita 2013-07-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]