Electa una via, non datur recursus ad alteram

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Electa una via, non datur recursus ad alteram estas latina jura esprimo, kies laŭvorta traduko estas: elektita unu vojo, ne rajtas turniĝi al alia.

Ĉi tiu maksimo prezentas la regulon laŭ kiu, kiam la leĝdonanto donas du malsamajn rimedojn por protekti subjektivan rajton aŭ intereson, elekti unu el ili ne plu permesas ekuzi la alian.

Ekster jura uzado, la maksimo povas esprimi moralan neceson, ke la decidanto kohere sekvu ĝis la fino sian dekomencan elekton.