Elektosojlo
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
Dum baloto laŭ sistemo de proporcia reprezento, foje ekzistas elektosojlo. Tio signifas ke partioj kiuj akiras malpli ol certa elcentaĵo de la voĉoj (la elektosojlo), ne rajtas je iu ajn ofico en la elektita organo. Tiel oni esperas ĝenerale eviti tro grandan dissplitiĝon, dum kiu ege multaj malgrandaj partioj ekkunregos.
Laŭ lando
[redakti | redakti fonton]
En Germanio kaj ekde la jaro 2003 ankaŭ en Belgio ekzistas elektosojlo de 5%. En Turkio eĉ ekzistas sojlo de 10%.