Elektronika ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elektronika ĵazonovĵazo (foje ankaŭ nomata elektroĵazo) estas ĝenro de la elektronika muziko el la malfruaj 1990-aj kaj 2000-aj jaroj. La angla nomo estas nu jazz; nu estas slanga skribmaniero de la vorto new (eo: ‚nova‘). Kelkaj ĵazmuzikistoj rifuzas la teminon „nu jazz“ kiel varbofrazo por la surmerkatigo. Kompare kun la angla nomo la nomo „elektronika ĵazo“ pli bone klarigas kaj priskribas la muzikĝenron.

La muzikĝenro

En elektronika ĵazo ligiĝas elementoj de ĵazo kun elektronika muziko. Kiel ankaŭ elektronikoĉefpulso la termino „elektronika ĵazo“ ne estas klare difinita, sed estas varie uzata same kiel uzata por multaj muzikvariaĵoj. Kiel elektronika ĵazo oni ekzemple povas nomi kaj haŭzon kun ĵazelementoj (ekzemple St Germain sed ankaŭ Rompitan Pulson de Bugz in the Attic aŭ 4Hero. Eĉ la sono de la britaj tennomuzikproduktistoj Kirk Degiorgio (As One) und Ian O'Brien forte influita de detrojta teknomuziko estas kategiriebla kiel elektronika ĵazo.

Ofte la ĝenro estas rigardata kiel posteulo de psikedela ĵazo, ĉar ĝia evoluo okazis pro similaj motivoj. Dum kiam psikedela ĵazo – principe moderna kombinaĵo el jazo, funko kaj soŭlo – ne nepre devas esti ligita kun elektronika muziko, elektronika ĵazo ĝenerale estas ĝenro de elektronika muziko. Ambaŭ ĝenroj tamen havas komune sian plurstilecon, sian facilan kapteblecon kaj sian muzikan pretendon. Elektronika ĵazo havas je tio ege pli da komunaĵoj kun aliaj stiloj. Ĵazo kaj elektronika muziko je tio estas rigardeblaj kiel nur baza skafaldo.

La plej multaj produktistoj de elektronika ĵazo devenas el la elektronikofako kaj donas al sia muziko per ĵazaj strukturoj kaj ĵazeca instrumentado (ekzemple kontrabasaj linioj) naturecan odoron. Principa celo de ĉi tiu muziko baziĝanta sur elektronika produktadmaniero estas la provo krei pli komplikajn muzikajn strukturojn kaj atingi ekvilibran rilaton inter specimenoj, programitaj kaj persone muzikataj pasaĵoj – ekzemple per akustikaj instrumentoj kiel kontrabaso, perkutinstrumentoj aŭ blovinstrumentoj. Multaj produktistoj referencas je tio dum sia kreado pri kunfando-muzikistoj el la 1970-aj jaroj kiel Roy Ayers aŭ ĵazgranduloj kiel Herbie Hancock kaj Sun Ra, kiuj jam tretis similajn vojojn.

Elektronika ĵazo tamen ankaŭ faras tiuj muzikistoj, kiu iras la malan direkton, pliriĉiĝante sian ĵazan muzikon per elektronikaj elementoj aŭ ekprenas elektronikajn produktorimedojn. Ekzemploj estas la brita The Cinematic Orchestra, Jaga Jazzist el Norvegujo, Koop kaj Povo el Svedujo, Skalpel el Pollando aŭ ĵazmuzikistoj kiel pianisto Bugge Wesseltoft (kun sia ensemblo New Conception of Jazz) kaj trumpetisto Nils Petter Molvær el Norvegujo, kiuj jam ekde multaj jaroj eksperimentas per elektronikaj sonoj. Aparte en Skandinavujo ĵazo spertas per ĉi malfermiĝo popularecon ankaŭ je juna publiko.

Gravaj kontribuantoj

  • Atjazz
  • Beady Belle
  • Beanfield
  • Caravan Palace
  • Caribou Vibration Ensemble
  • Caro Emerald
  • Bugge Wesseltoft
  • dZihan & Kamien
  • Jaga Jazzist
  • Jazzanova
  • Lemongrass
  • loungekombinat
  • Micatone
  • Mo' Horizons
  • Moodorama
  • Nerve
  • Nicola Conte
  • Nuspirit Helsinki
  • Parov Stelar]
  • Shemian
  • Shur-I-Kan
  • St Germain
  • Thievery Corporation
  • Trüby Trio
  • United Future Organization

Eksteraj ligiloj