Elektronika papero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektronika librolegilo «iLiad» kies ekrano uzas elektronikan paperon.

Elektronika paperoe-papero estas ekranteknologio fasonita por imiti la aspekton de ordinara inko je papero. Male al konvencia plata panelo-ekrano, kiu uzas kontraŭlumon por prilumi siajn pikselojn, elektronika papero reflektas lumon kiel ordinara papero kaj estas kapabla teni tekston kaj bildojn senfine sen uzi elektron, permesante al la bildo esti ŝanĝita poste.

Por konstrui e-paperon, pluraj malsamaj teknologioj ekzistas. E-papero ebligas pli komfortan legadon ol konvenciaj ekranoj pro la stabila bildo, kiu ne devas esti refreŝigata konstante, la pli larĝa spektado-angulo, kaj la fakto ke ĝi reflektas ĉirkaŭan lumon prefere ol elsendi propran lumon. E-paperekrano povas esti legata en rekta sunlumo sen ke la bildo malintensiĝas. La kontrasto-racio en haveblaj ekranoj ekde 2008 estas priskribita kiel simila al tiu de gazeto, kvankam lastatempe-evoluintaj efektivigoj estas iomete pli bonaj. Ekzistas daŭranta konkurado inter produktantoj disponigi plen-kolorokapablecon.

Elektronikan paperon oni ĉefe uzas en elektronikaj legiloj por legi bitlibrojn. Amazon Kindle estas ekzemplo de tia aparato. Foje tiaspecaj aparatoj estas nomataj inklibroj en Esperanto[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]