Elemér Bokor
Elemér Bokor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1887 en Sátoraljaújhely |
Morto | 1-an de septembro 1928 (41-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1924) |
Okupo | |
Okupo | entomologo speleologo biologo instruisto |
Elemér Bokor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokor Elemér estis hungara entomologo, speleologo, instruisto.
Elemér Bokor[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1887 en Sátoraljaújhely, li mortis la 1-an de septembro 1928 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elemér Bokor jam kiel junulo interesiĝis pri tiuj skaraboj, kiuj vivis en kavernoj. En 1913 li publikigis verkon pri la blindaj kavernaj skaraboj. La 1-a mondmilito interrompis, li ricevis militan edukon kaj li batalis sur la rusa militejo, kie li estis militkaptito inter 1915-1918. Li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1924, en la sekva jaro li doktoriĝis. Li ekinstruis en gimnazio en Budapeŝto en 1925, libertempe li dediĉis sian vivon por esplori kavernojn kaj ties skarabojn. Li ricevis germanan medalon en 1927.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Cicindela soluta életéből (1911)
- Három új vakbogár Magyarország faunájából (1913)
- Barlangkutatás nehézségekkel (1915)
- Ein neuer Blindkäfer aus Ungarn (1921)
- Az Abaligeti barlang (ankaŭ disertaĵo, 1925)
- A szalmatörmelék bogárfaunájáról (1930)