Eleonora de Anglio (reĝino de Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eleonoro de Anglio aŭ Leonora de Anglio (n. la 13-an de oktobro 1162, m. la 31-an de oktobro 1214) estis la edzino de Alfonso la 8-a de Kastilio.

Frua Vivo

Ŝi estis filino de Henriko la 2-a de Anglio kaj Eleonoro de Akvitanio, laŭ kiu ŝi nomiĝis. Ŝi naskiĝis en la kastelo de Domfront, Normandio kaj estis baptata de Henriko de Marcy. Ŝia baptopatro estis la kronikisto Robert de Torigni.

Reĝino de Kastilio

En septembro 1180, kiam ŝi havis dek ok jarojn, Henriko edzigis ŝin al Alfonso la 8-a de Kastilio, donante kiel doto Gaskonion. Per tio, Henriko esperis sekurigi la Pirenean landlimon de siaj posedaĵoj en sudokcidenta Francio. La kastilianoj nomis ŝin Leonora aŭ Leonor. En Kastilio ŝi havis grandan politikan influon, kaj ŝi regis la landon kune kun sia edzo. En sia testamento Alfonso precizigis ke, se ŝi postvivus lin, Eleonoro regu kune kun lia filo. Estis Eleonoro kiu persvadis Alfonson aranĝi la geedziĝon de ilia filino Berengela de Kastilio kaj la reĝo de Leono por plicertigi pacon inter la du regnoj.

Morto

Laŭdire, kiam Alfonso mortis, Eleonoro tiom malĝojis ke ŝi ne kapablis estri la funebron: anstataŭe Berengela tion faris. Ŝi malsanis kaj mortis nur dudek ok tagojn post sia edzo. Ŝi entombiĝis en Abatejo Las Huelgas, fondita de Alfonso.

Gefiloj

Eleonoro kaj Alfonso havis dek du gefilojn: