Eleoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la helena mitologio Eleoso (Έλεος en greka lingvo) estis demoniino kiu personigis kompaton, karitaton kaj mizerikordon. Kvankam bonvola spirito, ŝi naskiĝis el Erebo (mallumo) kaj Nikso (nokto). Ŝia kontraŭa demoniino estis Anaideio (krueleco).

Paŭzanio sprimis per sia verkado sian surprizon, ĉar nur la atenanoj kultis Eleoson, kiu li opinias estis la plej utila dio por homoj. En la agoro de Ateno troviĝis altaro dediĉita al la demoniino kaj tre modeste dekoraciita. Tie troviĝis nek statuoj nek solenaj ceremoniaroj, ĉar kompato loĝas nur en homaj koroj.

En la altaro de Eleoso ĉiuj petuloj, eĉ la plej hororaj krimuloj, estis bonvenitaj. Tial, ĉiuj kiuj petegis la azilon de la atenanoj (ekzemple Adrasto aŭ la heraklidoj), rifuĝis tie por supliki pardonon.