Elferrat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malgraŭ sia nomo kaj la 11 reprezentantoj sur la scenejo, la "Elferrat" kutime konsistas el pli ol 11 anoj.

La Elferrat (dekunuopa konsilio) estas la moka "parlamento" de la karnavalo en germanaj urboj.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Karnavalaj tradicioj en la mondo hejmas tie, kie historie dominis katolikaj kristanoj, kiuj estis alvokataj fasti 40 tagojn antaŭ pasko, sed kiuj antaŭ tiu fastado - iom moke al la eklezio - despli forte festis kaj diboĉis. En Germanio, kie post la reformacio nur en kelkaj regionoj plu dominis la katolikoj, la karnavalo nur restis popola festo en Bavario, la okcidento de Germanio laŭlonge de la rivero Rejno kaj en malmultaj katolikaj kaj "karnavalaj insuloj" en la nordokcidento de la ŝtato. Kiam komence de la 19-a jarcento la armeo de Napoleono konkeris grandan parton de Germanio kaj kompreneble malpermesis publikan proteston de la enloĝantoj kontraŭ la konkero, la katolikoj en la regiono Rejnlando elpensis uzi la karnavalon por moki kontraŭ la konkerantoj: karnavalemuloj vestiĝis en francecaj soldataj kostumoj, prenis el ligno ĉizitan pafilon kaj ridinde kondutis en tiuj vestaĵoj. Post la venko de la germanaj feŭdaj ŝtatoj, la francaj soldatoj malaperis el la lando, sed la civitanoj en maldemokratiaj feŭdaj reĝimoj sentis sin despli liberoj, kaj protesto kontraŭ la aŭtoritatoj estis daŭre malpermesata, kaj do la karnavalo daŭre estis kaŝa protesto kontraŭ la aŭtoritatoj.

Ĉar ja la karnavalanoj konsideris sin demokratoj, ili fondis demokratian parlamenton de la karnavalaj tagoj, kiu konsistis el 11 konsilianoj. La germana nombro ELF (dek unu) konsidereblas mallongigo por la moto de la franca revolucio "Egaleco, Libereco kaj Frateco". Kompreneble seriozaj subtenantoj de la demokratio aŭ de la franca revolucio dum tiu epoko (1815 ĝis 1870, teorie ĝis 1918) enkarceriĝis, sed la karnavalistoj tiom kaŝis sian publikan proteston, ke ili eskapis la persekuton.

la "dekunuopa konsilio" en unu el la malmultaj nordgermanaj karnavalaj metropoloj, eternigita sur trabfaka domo

La "Elferrat" en la hodiaŭa karnavalo de germanaj urboj[redakti | redakti fonton]

La protestaj politikaj radikoj de la germana karnavalo, gravaj dum la unua duono de la 19-a jarcento, grandparte forgesiĝis je la fino de ĝi, kvankam en la nunaj festoj de grandaj karnavalaj asocioj daŭre oni penas primoki la aktualan politikon kaj la regantojn. Kvankam sur la scenejo de karnavalaj festoj daŭre sidas dek unu karnavalaj parlamentanoj, la mokaj konsilioj fakte plej ofte havas pli ol dek unu membroj. En multaj tradiciaj karnavalaj konsilioj la anoj estas nur viroj, nur en kelkaj "modernaj" asocioj ne, kaj en iuj urboj ekzistas specialaj karnavalaj parlamentoj por inaj ĉefoj: ekzemplo estas la "okopa konsilio" (Achterrat) de ok inaj karnavalistoj en Frajburgo.

La "Elferrat" planas kaj organizas dum la karnavala periodo (inter la 11-a de novembro - dufoje "dek unu" ! - kaj la mardo ses semajnojn antaŭ pasko) karnavalajn festojn, balojn kaj la subĉielajn karnavalajn procesiojn.