Elia Kazan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elia Kazan

Elia KAZAN, aŭ realnome: Elia Kazanjoglous (naskiĝis la 7-an de septembro, 1909, mortis la 28-an de septembro, 2003) estis usona reĝisoro.

Elia Kazan naskiĝis en Konstantinopolo (nuntempe: Istanbulo), Turkio. En 1913 lia tuta familio elmigris al Usono.

Li laboris kaj por la Teatro kaj por la Kino, surscenigis kaj filmigis ĉefe socikritikajn verkojn de aŭtoroj kiel John Steinbeck kaj Tennessee Williams, kaj famigis aktorojn kiel ekz. Marlon Brando kaj James Dean.

Elia Kazan ankaŭ verkis kelkajn romanojn kaj membiografion E. K. – A life (1988).

En 1996 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Li mortis en Novjorko.

Listo de filmoj

  • A Tree Grows in Brooklyn (Usono, 1945)
  • Gentleman’s Agreement (Usono, 1947)
  • The Sea of Grass (Usono, 1947)
  • A Streetcar Named Desire (Usono, 1951)
  • Viva Zapata (Usono, 1952)
  • On the Waterfront (Usono, 1954)
  • East of Eden (Usono, 1955)
  • A Face in the Crowd (Usono, 1957)
  • Splendor in the Grass (Usono, 1961)

Listo de premioj