Elizabeto (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizaveta Petrovna imperiestrino de Ruslando en 1741 - 1762
Kolomenskoe - naskiĝloko de Elizaveta Petrovna

Elizaveta Petrovna (ruse Елизавета Петровна), naskiĝis la 29-an de decembro 1709 en la apudmoskva cara rezidejo Kolomenskoe, mortis la 5-an de januaro 1762 en Sankt Peterburgo, estis imperiestrino de Ruslando ekde 1741 ĝis 1762.

Origino

imperiestro Petro la Granda, patro
Katerina I, patrino

Ŝiaj gepatroj estis la geimperiestroj Petro la Granda kaj Katerina la 1-a (ĝis ŝia ortodoksiĝo – germanino Marta Skavronskaja).

Post morto de ŝia patro Petro la Granda en 1725 kaj morto de ŝia patrino en 1727 Elizaveta okupiĝis pri kutimaj aferoj de juna caridino.

Vivo ĝis surtroniĝo

En 1730, kiam Supera Sekreta Konsilio elektis kandidaton de nova reĝo de Rusio, ŝin neniu konsideris kaj invitis, kvankam ŝi rajtis pretendi la rusian tronon.

Tiama imperiestrino Anna Ivanovna ne favoris sian kuzinon kaj do oni malofte vidis la caridinon en la mondumo.

Post ŝia morto en 1740 Elizaveta Petrovna denove estis forigita de la rusia trono, ĉar ŝi apartenis al la alia branĉo de dinastio Romanov, kiun fondis ŝia patro Petro la Granda.

Nominala reĝo de Rusio ekde 1740 ĝis 1741 estis bebo Ivano la 6-a. Realan potencon havis lia patrino, regentino Anna Leopoldovna.

Ŝtata renverso kaj surtroniĝo

Tiama partio de Elizaveta Petrovna estis tre malkontenta pri regado de fremduloj, ĉefe venintaj el germanaj princlandoj. Tial ŝi (kiu, origine estis duongermanino) apelaciis al la gvardio, kiu okazigis la 6-an de decembro 1741 ŝtatan renverson kaj arestis tutan regentaron, inkluzive imperiestron Ivano la 6-a kaj lian patrinon Anna, regentinon de Ruslando.

La 25-an de aprilo 1742 ŝin oni kronis kiel imperiestrino Elizaveta Petrovna en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo.

Resumo de ŝia reĝado

Oni ofte nomas tempon de reĝado de Elizaveta Petrovna kiel "Kleriga periodo", ĉar tiam videble sprosis kaj abunde fruktodonis multaj sferoj de la rusaj scienco kaj belarto.

Ŝi interalie:

Heredigo de sia nevo kaj morto

Petropavlovskaja fortreso de Sankt Peterburgo
familia kripto de dinastio Romanov en Petropavlovskij katedralo

Elizaveta Petrovna ne havis edzon kaj do oficialajn heredintojn. Kelkajn jarojn ŝi onidire estis konkubino de Aleksio Rozumovskij. Sed ties margonata geedziĝo povis nenion rezultigi, ĉar ĉi-persono origine estis ordinara kozako, kvankam poste li iĝis grafo de Rusia Imperio.

Tial Elizaveta Petrovna elektis sian nevon, filon de ŝia fratino Anna, Carl Peter Ulrich duko de Holstein-Gottorp kiel heredinto de la rusia trono. Li restis en historio kiel imperiestro Petro la 3-a.

La imperiestrino de Ruslando Elizaveta Petrovna mortis la 5-an de januaro 1762. Ŝin oni entombigis en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo.

Eksteraj ligiloj