Anna Ivanovna
Anna Ivanovna (ruse Анна Ивановна) (n. 7-a de februaro 1693, m. 28-a de oktobro 1740) estis imperiestrino de Rusio en 1730 - 1740.
Origino
[redakti | redakti fonton]Ŝiaj gepatroj estis gecaroj Ivano Alekseeviĉ la 5-a kaj Praskovia Teodorovna (n. Saltikova). Kiam Anna estis trijara knabino ŝia patro mortis en 1696. Ĝis tiam Ivano la 5-a reĝis kune kun Petro la 1-a, sia bofrato. Tial ekde 1696 statuso de liaj gefamilianoj falis, ĉar superis alia branĉo de dinastio Romanov, kiun gvidis sole Petro la 1-a.
Malfeliĉa edziniĝo al duko de Kuronio
[redakti | redakti fonton]En 1710 Anna edziniĝis al Frederiko Vilhelmo (Friedrich Wilhelm Kettler) duko de Kuronio (latve Kurzeme), kies rezidejo troviĝis en Mitau (latve Jelgava).
Tamen ilia geedziĝo malfeliĉe estis tre mallonga, post du monatoj la duko mortis kaj Anna iĝis vidvino en deksepjara aĝo. Postaj ŝiaj vivkondiĉoj estis sufiĉe modestaj, pro malriĉeco de la malgranda duklando (ĝia areo nun estas parto de Latvio).
Unu el ŝiaj asistantoj, nobelo Ernst Biron baldaŭ iĝis ŝia amato kaj onidire patro de ties bebo.
Invito en Rusion kiel imperiestrino
[redakti | redakti fonton]Dum reĝado de juna Petro la 2-a realan potencon en Rusio havis Supera Sekreta Konsilio, en kiu ĉefan rolon ludis princo Aleksio Dolgorukov. Li sukcesis inklinigi la imperiestron (kiu tiam estis nur dekkvarjara adolesko) al gefianĉiĝo kun sia filino Katerina, kiu tiam estis jam deksepjara fraŭlino). La geedziĝo, kiun oni planis organizi januare de 1730, ne okazis pro subita morto de la imperiestro.
Tiam reale finiĝis vira linio de la monarka dinastio Romanov en Rusio.
Post longaj kaj kruelaj disputoj membroj de Supera Sekreta Konsilio decidis inviti dukinon de Kuronio, filinon de caro Ivano la 5-a Anna en Rusion kiel imperiestrino. La invitilo havis kelkajn kondiĉojn, laŭ kiuj ŝi estus praktike senrajta reĝino, realan potencon la membroj restigis por si mem. Princo Dolgorukov estis sola oponanto de tiu decido de Supera Sekreta Konsilio.
Reveno en la patrujon
[redakti | redakti fonton]La 8-an de februaro 1730 en Mitau Anna Ivanovna subskribis la dokumenton kun la kondiĉoj kaj jam la 26-an de februaro 1730 ŝin oni kronis kiel nova imperiestrino de Rusio en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo.
Ŝi revenis la patrujon post 19 jaroj kaj do havis neniujn favoratojn kaj intimajn amikojn en Rusio. Tion ĉi konsideris du ĉefaj partioj celintaj akiri realan potencon en la lando. Post longaj intrigoj parto de aristokrataro, nobelaro kaj gvardio peticiis la imperiestrinon preni tutan regnon kaj potencon en la lando. Post iuj duboj Anna Ivanovna konsentis kaj dum la kunveno akceptis la peticion, distranĉis la dokumenton kun la kondiĉoj kaj proklamis sin sola monarkino de Rusio. La oponantoj de la alia partio ektimis kaj do silentis.
La 12-an de marto 1730 oni dufojon ĵuris al Anna Ivanovna kiel plena aŭtokratino.
Biron – fakta reginto de Rusio
[redakti | redakti fonton]Post tio ĉi Rusion venis Ernst Biron kune kun sia familio. Li tuj laŭ ordono de la imperiestrino okupis unu el plej ĉefaj postenoj en la lando kaj krome organizis ministerion de sekreta polico, kies devizo estis timiga frazo "Vorto kaj Afero". Iom post iom agado de la ministerio penetris tutan vivon de la lando kaj aperis ĉiea teruro, ĉar dum reĝado de Anna Ivanovna laŭ ordonoj de Biron estis arestitaj, ekzilitaj en Siberion kaj ekzekutitaj multaj eminentaj patriotoj de Rusio. Tiun ĉi tempon en rusia historio oni nomas malestime "birona" (ruse “бироновщина”).
Glacia konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]Anna Ivanovna preferis distriĝi, sed ne reĝi. Tion ĉi sciis la mondumo kaj do ĉiu aristokrato provis iel ajn altiri atenton de la imperiestrino al propra persono. Grandan potencon en la lando havis guberniestro Artemio Volinskij, kiu februare de 1740 organizis grandan feston en St.Peterburgo. Ĝia ĉefa vidindaĵo kaj reala eksponaĵo estis la granda Glacia konstruaĵo (ruse Ледяной дом). Kvankam ĝi estis konstruita tute el glacio, sed ĝi havis ĉiujn ordinarajn instalaĵojn, inkluzive eĉ banejon. Ĝin gardis glaciaj kanonoj, kiuj povis pafi.
Por la festo oni unue kolektis reprezentantojn de ĉiuj naciaj minoritatoj de Rusio, por reale vidi ĝiajn grandecon kaj vastecon.
Post tiu ĉi grandioza spektaklo Volinskij iĝis favorito de la imperiestrino, sed Biron per kovarda intrigo akuzis tiun kaj ricevis permeson de Anna Ivanovna por ekzekuto de la rusa aristokrato.
Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]Ekstera politiko dum reĝado de Anna Ivanovna havis du ĉefajn direktojn: okcidentan kaj sudan. Post morto de Aŭgusto la 2-a reĝo de Pollando (pole August II Mocny) la tronon okupis Stanislao Leŝinskij (pole Stanisław Leszczyński), kiun apogis Francio. Tamen Rusio insistis surtronigi filon de Aŭgusto la 2-a, kiu havis preferajn rajtojn por esti la reĝo de Pollando (tiam Respubliko de Ambaŭ Nacioj). Post longaj disputoj kaj eĉ bataloj Leŝinskij fiaskis kaj Rusio atingis sian celon.
Sub gvido de ĉefmarŝalo Miniĥ (von Münnich) Rusio batalis en 1735-1739 en Krimeo kaj aliloke kontraŭ Otomana Imperio, kie ankaŭ sukcesis.
Turmenta malsano kaj morto
[redakti | redakti fonton]Oktobre de 1740 la imperiestrino grave malsaniĝis pro podagro. Ĝis tiam ŝi heredigis Ivanon nepon de sia fratino Katerina dukino de Meklenburgo. La 29-an de oktobro 1740 Anna Ivanovna mortis. Ŝin oni entombigis en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|