Ellen Swallow Richards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ellen H. Swallow)
Ellen Swallow Richards
Persona informo
Naskonomo Ellen Henrietta Swallow (Nellie)
Naskiĝo 3-an de decembro 1842 (1842-12-03)
en Dunstable
Morto 30-an de marto 1911 (1911-03-30) (68-jaraĝa)
en Bostono
Tombo Christ Church Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Jamajka Ebenaĵo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio • Vassar College • Westford Academy
Subskribo Ellen Swallow Richards
Familio
Edz(in)o Robert Hallowell Richards
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • ekonomikisto • ekologo • mediprotektulo • verkisto • meteorological observer
vdr

Ellen Swallow Richards (naskiĝis la 3-an de decembro 1842 en Dunstable, kantono Middlesex, Masaĉuseco, mortis la 30-an de marto 1911 en Bostono) estis usona sciencistino pri ĥemio, laborinte kiel kemiisto, universitata instruisto, ekonomikisto, ekologo, mediprotektulo kaj verkisto. Ŝi estis la unua virino, kiu diplomiĝis en 1873 ĉe la renoma Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Malgraŭ tio, la studentaro ĉe la Instituto estis preskaŭ tute vira ĝis la 1970-oj, kiam multaj ŝanĝoj komenciĝis ĉe la Instituto. Nun la studentinaro estas pli ol 40% de la tuto.