Elohimista dokumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Elohimista dokumentoElohimisto (E) estas unu el la supozitaj hipotezoj dokumentaj, nome kvar fontoj (JEDP) de la kvin libroj de la Pentateŭko. Tiuj estus redaktitaj en ilia aktuala formo en la periodo de 8-a kaj 6-a jarcentoj a.K., profitante de iuj antaŭaj tradicioj. La aliaj tri dokumentaj fontoj estas: Sacerdota, Readmona kaj Javeista.

Ekde la komenco de la 19-a jarcento, la moderna biblia kritiko notis specifajn temojn kaj terminologiojn ĉe iuj bibliaj tekstaj pasaĵoj. Oni difinis tiun hipotezon dokumenta hipotezo.

Ekzemple, tuta serio da pasaĵoj nomas Dion Elohim (hebrelitere אֱלהִים), kaj ŝajnas interesiĝi precipe pri eventoj okazintaj en la hebrea regno de Nordo, ankoraŭ nomata “Regno de Samario”. Aliaj pasaĵoj supozigas ke ili devenas de fonto nun indikanta per dokumento javeista nomanta Dion Javeo = Yahvé kaj ŝajnas interesita pli pri la aferoj de la regno de Sudo, nome Regno de Judujo. Ankoraŭ ĝi uzas Monto Ĥoreb anstataŭ Monto Sinajo (la monto sur kiu Moseo ricevis la Dekalogon. [1]Spuroj de tiu fonto esploristoj indikas en la rakonto de la ofero de Isaako.[2] Kiel Javeisto igas Dion antropomorfe protagonisto (vidu: Dio promenanta el la Edena ĝardeno), dum Elohimisto igas protagonistoj la anĝelojn (vidu: Stuparo de Jakobo: la anĝeloj iras/reras dum Dio supre de la ŝtuparo.

Do, oni supozis ke la Pentateŭko estis kompilita kunfandante tradiciajn fontojn, hodiaŭ malperintajn, iujn nordajn aliajn sudajn. La javeistaj kaj la elohimistaj estas konverĝantaj, sed kun malgrandaj malsamaĵoj. Ekzemple, laŭ elohimisto la bopatro de Moseo estas nomata Jetro dum laŭ javeisto la nomo fariĝas Reel.

Tiuj fontoj estas intime kunfanditaj tiel ke povas okazi ke pasaĵo juĝata elĥista estas tuj sekvata de pasaĵo konsiderata javeista. Informendas tamen ke iuj subtenantoj de la ekzisto de tiu elohimista dokumantaro nun emas ĝin identigis kun tiu readmona kaj sacerdota. [3]

Ĉar la termino Elohim estas plurala [“la dioj”), iuj esploristoj pinias ke vorto estas restaĵo de epoko en kiu la antikvuloj de israelidoj estis ankora politeistaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kugler&Hartin, p.48.
  2. Friedman Richard, The Bible With Sources Revealed, 2003, p. 65 [1].
  3. Robert K. Gnuse (2000), "Redefining the Elohist" (Journal of Biblical Literature, vol 119, n. 2, pp. 201–220.

ibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baden Joel S, (J, E, and the redaction of the Pentateuch. Mohr Siebeck, 2009)
  • Blenkinsopp Joseph, Treasures old and new: essays in the theology of the Pentateuch, 2004. Eerdmans.
  • Campbell, Antony F, O'Brien, Mark A., Sources of the Pentateuch: texts, introductions, 1993. annotations. Fortress Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]