Emánuel Brüll
Aspekto
Emánuel Brüll | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1884 en Legii |
Morto | 30-an de julio 1951 (66-jaraĝa) en Satu Mare |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
BRÜLL Emánuel (pro. bryl) estis rumania hungara lingvisto, bibliotekisto naskita en Légen la 18-an de oktobro 1884 kaj mortinta en Satu Mare la 30-an de julio 1951.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emánuel Brüll studis en la Universitato de Budapeŝto kaj li diplomiĝis en 1923 en la Reformita Teologio de Kluĵo, kie li poste instruis hungaran kaj germanan lingvojn. Li estis gvidinto de la granda libraro de la instituto. Li publikis en la revuo Erdélyi Múzeum kaj en aliaj gazetoj.
Verko
[redakti | redakti fonton]- A nép nyelvének kincsei, eldonis Erdélyi Fiatalok (Kluĵo, 1935).