Emil Wittig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Wittig
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1869 (1869-11-30)
en Krefeld
Morto 30-an de novembro 1927 (1927-11-30) (58-jaraĝa)
en Berlino
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro vd
vdr

Emil WITTIG (naskiĝinta en 1870 en Krefeld, mortinta la 17-an de marto 1928 en Charlottenburg[1]) estis germana aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia kariero kiel teatra aktoro ekis en 1892/93 en Hanau kaj Berlino. Poste li engaĝiĝis i.a. en Elberfeld, Bratislavo, Łódź kaj Braŝovo kaj faris turneon tra Transilvanio kaj Rumanujo. Inter 1899 kaj 1902 li estis aktoro kaj reĝisoro en Detmold. Lia edzino, operkantistino Thekla Wittig (fraŭline Mennicke) naskis tie en 1900 filon Siegfried, kiu ankaŭ iĝis aktoro kaj sinkroniga parolanto.[2]

Ekde 1902 Wittig havis po unujaran deĵoron en Gdansko kaj Krefeld. En 1905 li pli longan tempon laboris ĉe Teatro de Gera. Inter liaj ĉefaj roloj tieaj estis la kamparano Christoph Rott en la fare de Oskar Borcherdt surscenigita teatraĵo Glaube und Heimat de Karl Schönherr (1911).

Wittig estis heroo-prezentanto de impona sceneja ĉeesto kaj grandega temperamento kiu laŭ la gusto de kelkaj kritikistoj ŝatis troigadon. En Gera li restis ĝis 1914 antaŭ iro kun la filo Berlinon post eksedziĝo. Ekde 1913 li ankaŭ spekteblis en filmoj, i.a. kiel doktoro Redlich en la muta filmo Das verschleierte Bild von Groß-Kleindorf. Fine li estis ankoraŭ ensembla aro de ĉe Teatro je Klosterstraße kaj aktoris en printempo 1926 ĉe Deutsches Theater en Berlino je Juarez und Maximilian de Franz Werfel sub la reĝisorado de Max Reinhardt.<ref>Michael Petzel: Sir John jagt den Hexer: Siegfried Schürenberg und die Edgar-Wallace-Filme. Schwarzkopf & Schwarzkopf, Berlin 2005, ISBN 3-89602-473-6, p. 27

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1913: Leben um Leben
  • 1913: Ein Sensationsprozeß
  • 1913: Das verschleierte Bild von Groß-Kleindorf
  • 1914: Die Standuhr
  • 1915: Die Beichte einer Verurteilten
  • 1915: Hut Nr. E.W. 2106 V
  • 1915: William Voss
  • 1916: Glaubensketten
  • 1916: Die alte Schere
  • 1916: Der Schmuck der Herzogin
  • 1921: Die goldene Pest
  • 1921: Das Geheimnis der sechs Spielkarten, parto sesa: Herz Dame
  • 1922: Das Logierhaus für Gentleman
  • 1928: Der alte Fritz – 2. Ausklang

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. mortoregistro de la buroo pri civila stato, Berlin-Charlottenburg 1, nr. 218/1928
  2. Stefan Eickhoff: Max Schreck: Gespenstertheater. belleville-Verlag, München 2009, ISBN 978-3-936298-54-3, p. 516–517.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]