Emsland-Dom (Haren)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la katedralo en somera tago - maldekstre el ruĝaj brikoj la pli frua, novromanika sonorilturo de 1853, iom kontrasta al la resto de la konstruaĵo

La katolika paroĥa preĝejo Sankt Martinus en la nordokcidentgermana urbeto Haren, nomata Emsland-Dom ("katedralo de la regiono Emsland"), konstruiĝis inter la jaroj 1908 kaj 1911 laŭ planoj de la arkitekto Ludwig Becker, en novklasikisma stilo kun iuj novbarokaj elementoj, kaj inaŭguriĝis la 14-an de septembro 1911. Ĝi konsideriĝas simbolo de la urbeto.

La konstruaĵo situas je la loko de antaŭa preĝejo konstruita mezepoke, kiu en 1853/1854 anstataŭiĝis per brika preĝejo novromanika. De tiu preĝejo konserviĝis la sonorilturo kun tri sonoriloj, faritaj en 1510, 1650 kaj 1921, kaj la flankaj muroj adaptitaj al la stilo de la pli novaj, novklasikismaj partoj.

La origine trinava ĉefa parto de la preĝejo de 1853 estis transformigita al 15 metrojn larĝa halo. La centra, altara parto estas superata per kupolo kiu altas 58 metrojn. Plurloke en la preĝejo estas aludoj pri la fakto ke tradicie multaj loĝantoj de la urbeto estis ŝipistoj sur la proksima rivero Emso. Du privataj mecenatoj donacis proksimume duonon de la konstrukostoj, kaj ebligis konstruadon de katedralo nekutime impona por urbeto kompare malgranda (fine de la jaro 2011 estis iom pli ol 23 000 urbanoj).

En 2011 la katolika komunumo solene celebris la 100-jaran jubileon de la katedralo, kaj de la 14-a ĝis 18-a de septembro okazis pluraj festaj eventoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]