Enantiomero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enantiomero (aŭ spegulizomero, stereosizomero) estas tiu materialparo, objektoparo, kies anoj estas (enantiomorfaj) spegulbildoj unu al la alia; tio estas, ili ne estas la samaj eĉ post deturnigo (kiel la dekstra kaj maldekstra mano).

Tiu objekto, kiu havas simetrian ebenon, ne povas esti enantiomorfa, ĉar la objekto kaj la spegulbildo estas la sama. La enantiomorfaj molekuloj (kiel enantiomeroj) ekz. ĉe la laktoacidoj havas saman kemiajn proprecojn, se ili reagas kun aliaj nesimetriaj molekuloj aŭ kontaktas polarizitan lumon.

Enantiomeroj gravas ankaŭ en kristaloj.

Kiam oni havis problemojn pri talidomido (Contergan-skandalo) , tio estis ĉar oni uzis la malkorektan enantiomeron en Contergan. Unu enantiomero estas komplete sekura, la alia kaŭzis genajn damaĝojn de naskiĝontoj. Oni tro malfrue rimarkis la diferencon inter efikoj de la du enantiomeroj.

vidu ankaŭ