Enciklopediistoj
Enciklopediistoj (plurale), estas grupo de homoj kiuj verkis la Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers ("Enciklopedio aŭ rezonita vortaro de sciencoj, artoj kaj metioj"): Diderot, Voltaire, Rousseau, d'Alembert, Montesquieu k. a. La Eklezio kaj la kortego staris kontraŭ ilia nova kaj ribela spirito, sed ili fariĝis la ĉefaj intelektaj gvidantoj de la Franca revolucio.