Endre Lőrinczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Endre Lőrinczy [lOrinci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőrinczy Endre estis hungara inĝeniero, profesoro.

Endre Lőrinczy [1] naskiĝis la 6-an de marto 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de decembro 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Lőrinczy akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1918. Post siaj studoj li laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj, kie li atingis la rangojn ĉefinĝeniero en 1935, teknika konsilisto en 1939. Post 3 jaroj li havis postenon en ministerio pri komerco en rango teknika ĉefkonsilisto. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruoj de detruaj fervojoj kaj pontoj. Ekde 1951 li instruis en la jam menciita universitato. Post 2 jaroj li partoprenis en establo de firmao pri planado de fervojoj, poste li tie laboris. Li ricevis premion Kossuth en 1953. Li pensiuliĝis en 1957.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vágánykapcsolások (1951) - studenta lernolibro
  • Állomások tervezésének műszaki feltételei (1953)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.