Enirismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enirismo estas politika metodo en kiu grupo kuraĝigas siajn membrojn aliĝi al alia grupo (kaj partikulare al grandaj amaspartioj ĉefe al tiuj apartenantaj al la Dua Internacio) kun la celo disvastigi siajn proprajn ideojn en la alian grupon. Se la grupo aliĝanta estas malamika al enirismo, la enirista grupo povas provi kaŝi siajn agojn kaj ekziston. Ĝi estas taktiko praktikata de kelkaj trockismaj grupoj de la Kvara Internacio. La ĉefa celo estas radikaligi grupojn al pli revoluciaj sintenoj ene de reformismaj politikaj partioj.

Laŭlonge de la historio tiu taktiko estis adoptita ankaŭ de tre diverstendencaj politikaj partioj.