Ensemblo Barozda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ensemblo Barozda estas popoldanca ensemblo fondita en Miercurea Ciuc, Rumanio en aŭtuno 1970 de muzikistoj István Pávai kaj József Simon. Aliĝis al ili Imre Bokor (violonisto, violoncelisto) kaj Erzsébet Györfi kiel kantistino. La ensemblo estis inter la unuaj, kiu popularigis la aŭtentikan muzikfolkloron inter la urba junularo. En 1977 en Miercurea Ciuc ili establis la unuan urban dancdomon en Sikullando. Ili estis ankaŭ inter la iniciantoj kaj organizantoj de la Régizene Fesztivál (Malnovmuzika Festivalo) en Miercurea Ciuc, kiun la aŭtoritatoj malpermesis en 1986.

Fontoj[redakti | redakti fonton]