Entombigo de vivanto
Entombigo de vivanto estas okazaĵo kiam vivanta persono estas kovrita de tero, kaj poste pro tio mortas. Tio povas okazi rekte intence kiel metodo de ekzekuto, laŭ atestoj uzata dum la romia epoko, kiel akcidento ekzemple dum terglito, aŭ kiel mispaŝo de entombiga sistemo kiam oni entombigas ŝajne senvivan korpon, kredante ke la persono jam estas morta, sen poste ri vekiĝas ene de la tombo kaj malrapide vere mortas. La morton kaŭzas plej ofte manko de aero, sufoko, asfiksio, dehidratiĝo. Ĝin gravigas paniko kaj ekstrema klaŭstrofobio.
Ĉar oni kelkfoje trovis skrapajn spurojn sur interna flanko de ĉerko, oni ĉiam timas la entombigon de vivanto. Por eviti neintencan entombigon de vivanta homo, oni kelkfoje metis fadenon en la ĉerkon, ligitan al tintilo por averti eksterulojn, ke ankoraŭ estas vivo en la supozita mortinto. Oni rakontis ankaŭ ke en antikva Egiptio kelkaj faraonoj ordonis mortigan sistemon por tiuj kazoj, por ke la "reviviĝinta" mortinto eventuale povu enpace esti "remortigita".
La plej longan tempon en tombo vivante estinta persono estas finna Veli-Matti "Fakiiri-Veltsu" Lehtikangas. Li estis en tombo 21-a – 29-a septembro 2000. Li estis ankaŭ en 1992 farinta la rekordon.