Epaminondas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la politikisto kaj armeestro Epaminondas el antikva Grekio. Pri la samnoma ludo vidu la artikolon Epaminondas (ludo).
statuo de la armeestro

Epaminondas (* ĉirkaŭ la jaro 418 a.K. en Tebo; † la 3-an de julio 362 a.K. en Mantinea), malnovgreke Ἐπαμεινώνδας, estis greka politikisto kaj armeestro. Li konsideriĝas la plej signifa historio gvidanto de la urbo Tebo en Beotio kaj evoluigis siaepoke tre sukcesajn novajn armeajn taktikojn.

Oni atribuas al li inter alie la inventon de la antikva batalaranĝo falango, konsistanta el taĉmento da soldatoj, armitaj per longaj pikiloj kaj ordigitaj laŭ profundaj vicoj - tiun militan taktikon, kiun poste tre sukcese aplikis la legioj de la Romia Imperio, konatigis la makedona armeo de Aleksandro la Granda.