Erfurta Lumofesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erfurta Lumfesto)
Lampionoj

La Erfurta Lumofesto (germane: Erfurter Lichterfest) estas granda ilumina festo en la Erfurta Ĝardenekspozicio okazanta ĉiujara je la fino de la somera sezono.

Antaŭa programo posttagmeze[redakti | redakti fonton]

Ekde 50 jaroj lumfesto en tiel unika medio estas ne nur solena fino de la EGA-somersezono sed samtempe - pro la edukenda junularo kiel ĉefa celgrupo - komencsimbolo por nova lerneja jaro. En la lasta semajnfino de aŭgusto venas vizitantoj el ĉiuj anguloj de Turingio. Jam dum la frua posttagmezo atendas la gastojn bunta programo. Por la pli junaj ofertatas rajdado sur poneoj aŭ rondveturadoj en kaleŝo sur granda lud- kaj artmediadstrato. Oni produktas lampionojn por la vespera spektaklo aŭ ĝuas la prezentadojn de sur la infana scenejo sur la Granda herbejo. Muzikistoj kaj harlekenoj amuzigas la spektantaron. La infanoj provas krome sonreproduktitan kantadon, aŭ ĝuas la pupan teatron, la ŝminkadon, la kantadon kaj muzikadon, la modeladon da aerbalonoj, la pentrajn konkursojn, la turnigon de la feliĉo-radon ktp.

La plenkreskuloj estas invitataj aŭskulti en la artoĝardenon korusajn kaj orkestrajn koncertojn de diversaj muzikstiloj.

Vespera programo[redakti | redakti fonton]

Unua programpunkto por la endukado en la vesperan programaron estas tradicie la ĵazbandega koncerto kaj la lampionprocesio de la gelernontoj kaj iliaj gepatroj kaj amikoj. Je ekkrepusko okazas la verŝajne plej eksterordinara kutimo de la lumfesto: ĉiuj lumfestgastoj eklumigas samtempe pli ol 25.000 kandeletojn metitajn laŭlonge de la bedoj, herbaroj kaj lagoj. Kune kun lumĉenoj pli longaj ol 8.000 metroj kaj aliaj etosodonaj iluminoj ili ensorĉas la Citadelon Cyriaksburg kaj la ĝardenojn en magian lumparkon, dum akompanas la tuton pluraj orkestroj kaj muzikbandoj.

Nekontestebla kulmino kaj samtempe fina programpunkto estas tamen granddimensia artfaĵrajo enscenejigita per sonoj de klasika muziko kaj popmuziko. Lasta muzikaĵo estas ĉiam la muzikaĵo La Silencio kiel adiaŭa hiimno de la festo kaj implicita invito al la festo sekvontjare.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]