Citadelo Cyriaksburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
citadelo Cyriaksburg (elaera bildo 2007)

La citadelo Cyriaksburg en Erfurto origine estis urba, poste sveda, pli poste majenca kaj prusa urba fortikaĵo de la 17a ĝis la 19a jarcento. La konstruĵoj de la citadelo situas sur la 265 m alta Cyriaksberg (monto de St. Ciriako), meze de la Erfurta Ĝardenekspozicio aŭ EGA-Parko en la sudokcidento de la turingia ĉefurbo.

Samloke staris ekde la 12a jarcento la monaĥejo de St. Ciriako, kiu translokiĝis de la Katedrala monteto meze de la urbo ĉi-tien. 350 jaroj pli poste oni malkonstruis ĝin kaj konstruis inter 1480 kaj 1604 la urban fortikaĵon „Cyriaksburg“ (ciriaka burgo). Ĝi plifortigu la defendon de la urbo en okcidenta direkto, kontrolante la stratojn al Gotha kaj Nordhausen. Dum la Tridekjara Milito laŭ ordono de Gustavo la 2a de Svedio oni ŝanĝkonstruis la fortikaĵon al Citadelo. La nova konstruaĵo servis al la svedoj kiel elirbazo por iliaj atakoj. Post la konkero de Erfurto en 1664 fare de la majencaj kaj francaj trupoj la Majenca princelektisto kaj arkiepiskopo Johann Philipp von Schönborn modernigis parton de la konstruaĵo, sed ĝi grave perdis pro la konstruo de la Citadelo Petersberg sian signifon. Tamen komence de la 19a jarcento prusaj kaj poste francaj trupoj konkeris ĝin por mallonga tempo. La Viena Kongreso en la jaro 1815 donis la Citadelon Cyriaksburg kune kun Erfurto refoje al Prusa Reĝlando. La citadelo estis plivastigita inter 1824 kaj 1830 kaj ŝanĝkonstruita laŭ la novprusa sistemo. Ĝi estis uzata kiel fortikaĵo ĝis la fondo de la Germana Regno en 1871. Ekde 1873 oni malkonstruis grandan parton de la fortikaĵo. La reston oni uzis kiel saldata dormejo ĝis la fino de la Unua Mondmilito. En 1919 la urbo Erfurto aĉetis la tutan Cyriaksberg kaj alikonstruigis ĝin kune kun la restaĵojn de la citadelo al urba parko. Dum la Dua Mondmilito kontraŭaviadilaj kanonoj estis lokitaj sur la monto.

Ekde la 1950aj jaroj oni uzas la areon por pluraj ĝardenekspozicioj kaj ekde 1963 ankaŭ por la ekspozicio Internacia Hortikultura Ekspozicio de la Socialistaj Landoj (ega). El tio fariĝis post 1990 la hodiaŭa egapark Erfurt. „Ega“ staras por „Erfurter Gartenbauausstellung“, esperante: Erfurta Hortikultura Ekspozicio. Ekde 1995 okazis vastaj renovigaj laboroj. Hodiaŭ la konstruaĵo enhavas vinrestoracion, stelobservejon kaj la Germanan Hortikulturan Muzeon. La stelobservejo ekzistas ekde 1961 kaj la muzeo ekde majo 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la Ciriako-monaĥejo al Ciriako-burgo (ĝis 1604)[redakti | redakti fonton]

Tre verŝajne jam 5000 a. K. sur la la monto setlis homoj. La fekundaj malaltaĵoj de la rivero Gera kaj la monteto ofertas bonajn kondiĉojn por la fruaj homoj setli.[1] En la jaro 1123 p.K. oni konstruis monaĥejon sur la monton, kiu estis benediktana monaĥinejo. Ĝi ricevis poste sian nomon laŭ Sankta Ciriako . Unue la monaĥinejo fondiĝis ĉirkaŭ 743 sub la nomo „St. Paul“ apud Severikirche sur la katedrala monto. Sub la majenca prinselektisto kaj arkiepiskopo Adalbert I. von Saarbrücken okazis pro manko de loko la translokiĝon de la monaĥinoj sur „Cyriaksberg“. Dum la sekvantaj jaroj kreskis la ekonomia kaj politika potenco de la urbo Erfurto. El tio evoluiĝis kelkaj konfliktoj. Okazis ankaŭ sieĝadoj de la urbo kaj la strategie favora monto Cyriaksberg. Ekzemple fine de la 14a jarcento, kiam aperas la demando pri la heredado de la majenca arkiepiskopo Johann de Luksemburgo. Papo Gregorio la 11-a kaj imperiestro Karlo la 9-a kune decidis, ke estu la pli juna frato de la Turingia Landgrafo Frederiko la 3-a, poste nomata “Frederiko la rigora”. Male la Majenca Katedrala Kapitulo elektis la grafon Adolf von Nassau, kiun ankaŭ la urbo preferis. Je puno la imperiestro lasis proskibi la urbon kaj sieĝis la urbon kune kun trupoj de la turingiaj landgrafoj. La trupoj konkeris la Cyriaksberg kaj surpafis la urbon de tie. La monaĥina konstruaĵo fariĝis doemejon de la trupoj. Post pluraj monatoj la urbo interpaciĝis en 1382 kun la imperiestro. Sekve de tio oni plifortigis la okcidentan defendaĵojn per konstruo de la „Pförtchenturm“ (malkonstruira en 1889) kaj „ Brühler Turm“ (malkonstrita en 1633).

Turo B/kanonturo I (konstruita en 1528), hodiaŭ stelobservejo
Turo A/kanonturo II (konmstruita en 1530), hodiaŭ elrigardturo

En la sekvantaj jarcento la politikaj malcerteco daŭriĝas kaj la urbo gajnis pli kaj pli da memdependecon. Male al tio la papo kaj la imperiestro perdis pli kaj pli da potenco. La urboj nun mem respondecas pri sia protekto. La konilistaro de Erfurto tial decidis starigi burgon sur la Cyriaksberg. La nova burgo kontrolu la valon de la rivero Gera direkten al Gotha kaj Nordhausen. Por tiu plano la tie situanta monaĥinejo devas translokiĝi duan fojon. Ili petis permeson de la papo en 1478. Post du jaroj oni ricevis la konstrupermeson de la papo kaj la imperiestro Frederiko la 3-a. Mallonge antaŭ la planita ekkonstruo la urbo ricevis informon de la Majenca arkiepiskopo kaj princelektisto Diether von Isenburg kaj de la princelektisto Ernst von Sachsen, ke ambaŭ malkonsentis, ĉar oni ne demandis ankaŭ ilin. Je puno ili fermis la eksterturingiaj komercaj vojoj por komercistoj el Erfurto. Kiam pli poste ankaŭ la grava protektando de la urbo, Vilhelmo la 3-a (Saksio), duko de Saksujo, mortis, Erfurto rezignis. En la paco de Amorbach (1483) kaj de Vajmaro (1483) Erfurto devigas sin rekoni la princelektejon Majenco kiel kiel reganto de Erfurto. Al la princelektistoj de Saksujo Erfurto devas pagi protektomonon kaj cedi al parto de sia teritorio. Ambau partioj konsentis pri la konstruo de la burgo sur Ĉriaksberg. Pro monmanko la erfurtanoj nur povas elkonstrui ĝin nur parte. Tiel ekestis ĝis 1488 nur la fundamentoj, la rempura fosaĵo kaj parto de la okcidenta urbomuro. Nur ekde 1514 Erfurto rekomencis la laborojn kaj konstruis inter 1528 kaj 1530 ambaŭ okcidentajn turojn kun embrazuroj kaj fortikaĵa puto. La originaj planoj antaŭvidas kvar turojn, el kiuj, verxsajne pro kostaj kialoj, nur du realiĝis. En 1535 oni finkonstruis la tutan ringmuron kun embrazuroj, krom ĉe la orienta flanko. Ĝi havis tegolan tegmenton. En la nordo kaj la sudo ĝi baziĝis sur multaj volbaĵoj, per tio oni povis ŝpari konstrumaterialon. Ekde 1530 oni enkorpigis la fortikaĵon en la defandosistemon de la urbo. Ekde tiam deĵoris civitana defendgrupo (Bürgerwehr). Dum la Ŝmalkalda milito inter 1546 kaj 1547 trupoj de duko Moritz von Sachsen okupis la Cyriaksburg-on, post kiam ili recevis liberan eniron en la urbon. 1604 oni fermis la fortikaĵon per konstruo de malantaŭan domon, kiu poste servis kiel komandantejo. Je la sama tempo oni ŝanĝis la defendordon de la fortikaĵo, kiu de tiam havis konstantan defendantaron

Plukonstruado al Citadelo (1604−1802)[redakti | redakti fonton]

Finita konstruo de Cyriaksburg al Citadelo

Dum la Tridekjara Milito (1618-1648) Erfurto kune kun la Cyriaksberg estis okupata en 1631 fare de unio-trupoj de Gustavo Adolfo la 2-a de Svedujo post relative longa defendo, Pluraj sieĝoj ne sukcesis, sed fine la urbo devas cedi pagante monon al la svedoj. Dum persona vizito Gustavo Adolfo la 2-a je la 24a de septembro 1631 rekonis tuj la strategie gravan signifon de la urbo.[2] Rezulte de tiu ekkono la svedoj elkonstruigis la Cyriaksburg-on al Citadelo. Estris la konstruadojn la Erfurtaj fortikaĵkonstrumajstro Casper Vogell kaj la inĝeniero Otto von Guericke. Al tiu alikonstruado apartenis la ebenigado de la interna flanko de la ringmuro kaj starigo de rempuro antaŭ la rempura fosaĵo kun palisadoj. La konstruaĵoj estis uzataj kiel kvartiro kaj elirpunkto de la militiro de la svedaj trupoj. Krome la svedoj konstruis dum la lastaj jaroj de ilia okupo ĉiuflanke de la fortikaĵo ravelinon kaj antaŭ la okcidentaj turoj po unu traverson.

Per la Vestfalia Paco (1648) finiĝis la Tridekjara Milito kaj Erfurto estu reenkorpiĝuntus laŭ juraj pretendoj al la princelektejo Majenco, kiu signifus perdo de la komunuma memdependeco. La urbo riduzis tion kaj fine en 1664 la urbo estas devigata akcepti sub premo de majencaj kaj francaj trupoj. Tiuj trupoj ankaŭ okupis la citadelon „Cyriaksburg“. La Majenca princelektisto kaj arkiepiskopo Johann Philipp von Schönborn planis modernigi la fortikaĵinstalaĵojn de la citadelo. Sed unue oni koncentriĝas al konstruo de la Citadelo Petersberg sur la najbara monto „Petersberg“. Per tiu nova fortikaĵo la citadelo Cyriaksburg perdis sian signifon. Poste en 1703 oni nur konstruis t.n. Kavalieron, tiu estas duetaĝa kazerno. Oni ne konstruis planitan kornan defendejon, la t.n. Hornverkon, en la okcidenta parto de la instalaĵo. Interne apud la kazerna konstruaxo estis putodomo kaj malgranda kapelo. Krome ĝi havis je la dekstra flanko kazematon kaj je la okcidenta flanko plurajn barbedojn. La altaj financaj elspezoj por la nepraj reparadoj kaj la novaj militaraj evoluoj kondukas al pripensoj en 1760 fare de la Erfurdanojen ŝlifi la fortikaĵon. Tion tamen malakceptis la Majenca princelektisto kaj arkiepiskopo Johann Friedrich Karl von Ostein pro la politika necerteco tiam.

Sub Prusa Regnado (1802−1945)[redakti | redakti fonton]

Pro la prusa-franca kromkontrakto de 1802 Prusujo ricevis de Francujo kiel rekompenso por la perditaj teritoroj je la maldekstra rejnbordo i.a. la regionon Eichsfeld kaj Erfurton. Sekve de tio la prusa regimento N-ro 59 okupis la urbon kaj la Cyriaksberg-on. Tie la citadelo troviĝis en konduka stato. Dum la sekvaj jaroj la prusoj ne renovigis la fortikaĵon. Nur oni konstruigis barakojn kaj malgrandajn konstruojn okazis. Intertempe (1806) komenciĝis milito inter Francujo kaj Prusujo. Post la batalo de Jena kaj Auerstädt la urbo Erfurto kapitulacis je la 15a de oktobro 1806. Dum la okupaciaj jaroj neniu zorgis pri la citadeloj. Male la napolionaj trupoj komencis vendi la valoran inventaron de la citadeloj. Serĉante malnovan trezoron, kiel rakontas malnovan legendon, la trupoj malkonstruis kelkajn murojn kaj kaŭzas grandan damaĝon. Pro manko de mono oni malkonstruis la malgrandan kapelon kaj vendis la ŝtonojn por ricevi monon por la riparaĵoj. Nur post la perdita militiro al Rusio en 1812 komenciĝis la riparlaboroj. Ili finkonstruis la reduton kaj enkonstruis al la turoj bombsekuran tegmenton kaj trie estas konstruita vojon subtegmentan kiu ligas la du citadelojn. kiam je la 6a de aprilo 1813 Napoleon Bonaparte vizitis Cyriaksburg-on, li estis apenau kontenta. Laŭ lia ordono oni forhakis en somero 1813 la areon Dreienbrunnen kaj inundis ĝin. La batalo de Leipzig aŭ la „Batalo de la popoloj“ (16.-19. Oktober 1813) ekestis la pero de la napoleonaj trupoj. Parto de la franca armeo fuĝis post la batalo en la urbon Erfurto. Ĉi tie la franca armeo kolektiĝu kaj aperu unuan rezistokernon kontraŭ la persekutantoj. La gvidado de la plano estis en la manoj de genralfeldmarŝalo Alexandre Dalton. Pere de la malfermo de ĉiuj pordegoj kaj vendostandoj komenciĝis je la 25a de oktobro 1813 la blokado de la urbo. Post tri tagoj 34.900-kapa soldataro konsistantaj el prusaj, aŭstraj kaj rusaj truppartoj sieĝis Erfurton.. En novembro prusaj trupoj komencis per la unuaj atakoj kontraŭ la citadelo. Dum la unuaj atakoj la francoj gajnis , sed je la 7a de majo 1814 la francaj trupoj kapitulacis. La prusaj trupoj transprenis la urbon senperoforte.

Citadelo Cyriaksburg 1870 (laŭ Robert Huth 1907)
defendkazerno (konstruita inter 1825 kaj 1826), hodiaŭ sidejo de la Germana Hortikultura Muzeo
flanka kabiniero I (konstruita 1829), hodiaŭ vinrestoracio

Post la Viena Kongreso (1814-1815) Eŭropo ricevis novan ordon. Kiel rezulto la reĝlando Prusio ricevis i.a. la Provinco Saksio kaj denove la urbon Erfurto. La fortikaĵo Erfurt apartenis al unu el la plej sudaj fortikaĵoj de Prusio. Tial la prusoj volis elkonstrui la du erfurtaj citadeloj. Oni dungis la inĝeniera leŭtenanto Johann Pientka (nomata: Haak), inter 1824 kaj 1830. Li havis la taskon plifortigi la citadelojn laŭ la novprusa sistemo. Unue oni pliprofundiĝis la fosaĵojn. Due la konstruaĵoj interne de la fortikaĵo oni malkonstruis. Poste inter 1825 kaj 1826 oni konstruis la defendkazernon kaj ambaŭ kanonajn kortojn I kaj II kaj la fosaĵkaponierojn I kaj II. La du supraj etaĝoj servis kiel dormejoj de la fortikaĵaj trupoj kaj la malsupra etaĝo estis bakejo kaj kuirejo kun provizejoj. La korta flanko de la konstruaĵo havis multajn embrazurojn. La tegmento havis grandajn trabojn kaj dikan grundotavolon kaj por tiu tempo nedetruebla de bomboj. En 1827 estis konstruata turmreduiton. Inter 1827 kaj 1828 okazis la finkonstruado de la tuta kontraŭeskapa muro en la fortikaĵfosaĵo kaj la angulaj baterioj I kaj II. La plua alikonstruado daŭris ĝis 1842. Ekde 1848 estis la 31a Infanteria-Regimento en la Citadelo Cyriaksburg kaj inter 1871 kaj 1873 sekvis la 1a kaj 2a Magdeburga “Füsilier”-Regimento Nr. 36.

De la Fondo de la germana regno ĝis la fino de la dua mondmilito (1871−1945)[redakti | redakti fonton]

Kune kun la fondo de la Germana Regno en 1871 Prusujo, Bavarujo kajVirtembergo fariĝis alianculoj kaj la fortikaĵo perdis sian signifon. Ankaŭ por la Citadelo Cyriaksburg imperiestro Vilhelmo la 1-a ordonis en 1873 malfortikigon. Sekve de tiu ordono oni malkonstruis la kompletan ringmuron kune kun la tirpontoj. Oni ankaŭ plenigis la fosaĵojn je la orienta flanko. Ekde 1885 parton de Cyriaksbergs oni ŝanĝis al romantika pejzaĝĝardeno. En la sekvantaj jaroj la loko ne sufiĉis por la soldataro kaj oni konstruis en la norda parto de la citadelo barakon. Fine oni pripensis la vendon de la fortikaĵo. Sed tio tiam ne okazas kaj la kazerno estis uzata ĝis la fino de la Unua Mondmilito. Ĝi estis trupa kvartiro de partoj de la 3a Turingia infanteria Regimento N-ro 71. Fine la urbo aĉetis en 1919 por 200.000 oraj markoj la kompletan arealon kaj ŝanĝkonstruis ĝin al urba parko. En 1935 oni ŝanĝis la sudokcidentan turon al elrigardturo por vizitantoj. Dum la Dua Mondmilito la „Wehrmacht“ starigis kontrauaviadilajn kanonojn en la citadelo. La volbaĵo de la fortikaĵo servas kiel protektejo al la Erfurtanoj.

Uzado post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la GDR-tempo la arealo de la citadelo Cyriaksburg estis uzata por ĝardenaj ekspozicioj , ekzemple por eventoj kiel Erfurto floras (1950) kaj Sem-eksport-espozicio (1955). Iom poste oni alikonstruis la arealon kaj la korton de la citadelo al kultura parko. La nordokcidenta turo ekde nun estas stelobservejo. Inter 1958 kaj 1961 okazis pliaj konstruoj al la permanenta ekspozicio Internacia Ĝardenekspozicio de la socialistj landoj( Germane: Internationale Gartenbausstellung der Sozialistischen Länder) (iga). Krome oni instalis en la kazerno Hortikulturan Muzeon kun vasta hortikultura biblioteko. Post la ŝanĝo en 1989/90 oni fondis la hodiaŭan egapark Erfurto. Ekde 1995 ekis la restaŭradlaboroj de la konstruaĵoj. Ekde majo 2000 la iama defendkazerno estas hejmo de la novfondita Germana Hortikultura Muzeo. Ĝi montras sur 1500 m² la mondon de la hortikulturo kaj ĝardenkulturo. La suda turo nun estas panoramejo. Plue vizteblas la 60 m profunda fortikaĵputo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Plano de la Citadelo Cyriaksburg (2011)

La citadelo Cyriaksburg estis, kaj ankoraŭ estas plejparte konservita urbofortikaĵo el al 17a ĝis 19a jarcento. Ĝi unue servis memstare kiel fortikaĵo kaj poste kiel flanka fortikaĵo al la najbara Citadelo Petersberg. Ĝia kerno grandas ca. 8000 m² kaj havas kvadratan formon. Origine ĝin limigas fosaĵo kun kovrita vojo. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Huth: Die Cyriaksburg bei Erfurt. Verlag des Thüringerwald-Vereins, Erfurt 1907, S. 5
  2. Robert Huth: Die Cyriaksburg bei Erfurt. Verlag des Thüringerwald-Vereins, Erfurt 1907, S. 25
  3. Die Planierung der Cyriaksburg. Thüringer Allgemeiner Anzeiger, 27. April 1927

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Willibald Gutsche (Hrsg.): Geschichte der Stadt Erfurt. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1986, ISBN 3-7400-0095-3
  • Robert Huth: Die Cyriaksburg bei Erfurt. Verlag des Thüringerwald-Vereins, Erfurt 1907
  • Hansjürgen Müllerott: Vom Cyriakskloster zur Cyriaksburg. Thüringer Chronik-Verlag, Arnstadt 1991, ISBN 3-910132-04-9
  • Bernd Könnig: Citadelle Cyriaksburg bis 1806. Stadt und Geschichte 3/2007, S.3
  • Karsten Grobe: Kurzer Abriß der Baugeschichte der Cyriaksburg von 1806 bis 2007. Stadt und Geschichte 3/2007, S.4-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.967511.007222222222