Erich von Däniken
Erich Anton Paul VON DÄNIKEN (naskiĝis en Zofingen en Svislando la 14-an de aprilo 1935) estas aŭtoro pri pra-astronaŭtiko.
Li estas renoma pro siaj libroj kaj filmoj. Li asertas, ke antaŭ longe eksterteruloj vizitis la teron. Liaj libroj aperis tradukitaj en 32 lingvoj kaj atingis tutan eldonkvanton de 62 milionoj. Per tio li estas unu de la plej sukcesaj aŭtoroj en la kampo de nefikcia literaturo.
Riproĉoj estis faritaj kontraŭ liaj tezoj. Sciencistoj malaprobis ilin. Ankaŭ oni riproĉis, ke li faris plagiatojn, i.a. faris kopiojn el aliaj aŭtoroj, ekzemple de Gadow[1] kaj de Robert Charroux.[2] Ankaŭ riproĉoj estas, ke li bazigas siajn tezojn sur falsaj interpretadoj de sciencaj fontoj kaj falsigitaj bildoj.
Verkoj
- Erinnerungen an die Zukunft, 1968, ISBN 3-404-60274-9, memorigoj pri la estonteco
- Zurück zu den Sternen, 1969, Econ, 1986, ISBN 3-430-11986-3, reen al la steloj
- Aussaat und Kosmos, 1972, ISBN 3-426-03384-4, semado kaj kosmo
- Meine Welt in Bildern, 1973, ISBN 3-426-03404-2, mia mondo en bildoj
- Erscheinungen, 1974, ISBN 3-453-04434-7, aperaĵoj
- Besucher aus dem Kosmos, 1975 (Sammelband), vizitintoj el la kosmo
Aliaj projektoj
Artikolo de Erich von Däniken
En svisa gazeto www.blickamabend.ch de 14-a decembro 2010 Erich von Dänikon atentigis al objekton" HD 271791". La stelo HD 271791 vojaĝas kun rapideco de cirkaŭ 2 milionoj kilometroj/h. Laŭ Erich von Däniken la scientistoj ne povas ankoraŭ bone klarigi la rapidecon de la stelo HD 271791, en Henry-Draper-Katalogo numero 271791.
Referencoj
- Ulrich Heber, Heinz Edelmann, Ralf Napiwotzki, Martin Altmann und Ralf-Dieter Scholz: „The B-type giant HD 271791 in the Galactic halo. Linking run-away stars to hyper-velocity stars“, 2008, Astronomy and Astrophysics, 483, L21 Norbert Przybilla, Maria Fernanda Nieva, Ulrich Heber und Keith Butler, „HD 271791: An Extreme Supernova Runaway B Star Escaping from the Galaxy“, 2008, Astrophysical Journal Letters, 684, L103
Vidu ankaŭ
- en germana vikipedio: Hyperschnellläufer
- hiper-rapideco-stelo; Fulmrapida stelo; troa rapida stelo
- Hyper-Velocity Stars (en angla lingvo)