Eristiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Heŭristiko.

Eristiko (el la greka eristiké (téchnì) 'arto de disputado') estas parto de retoriko, kiu celas venkon de propra tezo, vera aŭ malvera, per uzado de versimilaj argumentoj. En antikvaj tempoj, tiun teĥnikon ŝatis sofistoj.

Eristiko opozicias al logiko, ĉar en logiko, nur veraj argumentoj validas. Versimila, eristika, argumento povas esti vera aŭ malvera. Ekzistas argumentoj, kiuj estas veraj, sed ŝajnas malveraj:

  • La diagonalo de kvadrato estas nemezurebla rilate al ĝiaj flankoj; se estas kvadrato, kies flanko mezuras unu metron, tiam oni ne povas mezuri ĝian diagonalon laŭ metra sistemo.

Oni scias, ke tio estas vera, sed oni vidas la diagonalon kaj ĝi ŝajnas mezurebla.

Aliflanke, ekzistas argumentoj, kiuj ŝajnas veraj, sed estas falsaj:

  • La ĉielo estas blua, ankaŭ la lago estas blua, sekve la ĉielo kaj la lago havas la saman koloron.

Oni scias ke la ĉielo ne ekzistas kaj ke tio, kion ni vidas estas la difraktata lumo de la suno; same oni scias, ke la akvo de lago estas senkolora kaj ĝia blueco estas ankaŭ difrakto de lumo; sekve, la ĉielo ne havas koloron ĉar ne ekzistas, kaj la lago ne havas koloron, ĉar akvo ne havas koloron. Sed estas tre malfacile ne kredi al siaj propraj okuloj.

Fine, ekzistas eristikaj "argumentoj", kiuj nur ŝajnas argumentoj:

  • Maria kaj Johano dormas ĉiun nokton en la sama lito, sekve Maria ne plu estas virga.

Tio eble estas vera, sed ankaŭ povas esti nevera. Ĉiukaze, ŝajnas vera, estas, do, versimila.

La precipo de eristiko estas, ke homoj konvikiĝas pli facile per ŝajno ol per vero.