Erkenwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erkenwald (m. verŝajne en 693) estis episkopo de Londono de 675 al 693, kaj anglosaksa sanktulo.

Li estis ano de la reĝa familio de East Anglia kaj uzis siajn heredaĵojn por fondi du benediktanajn abatejojn:

En 675 Teodoro de Tarso, ĉefepiskopo de Canterbury, nomumis lin episkopo de Londono.

Li konsilis Ine, reĝo de Wessex, pri leĝaj aferoj kaj kontribuis al ties leĝaro. Laŭdire en 677 li konvertis Sebbi, reĝon de Essex, al kristanismo.

Li mortis ĉe Abatejo Barking en 693 kaj entombiĝis en Londono. Lia tombo estis pilgrimcelo dum la mezepoko sed detruiĝis dum la reformacio.

Ĉirkaŭ 1386 aliteracia poemo en la meza angla estis verkata pri la vivo de Erkenwald.