Ermitejo Serún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Ermitejo Serún
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


La Ermitejo Serún apartenas al municipo Sos del Rey Católico en la komarko Cinco Villas de provinco Zaragozo de la historia hispana regiono Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Ermitejo de la Virgulino "Serún", situas sur la deklivo de la monto Serún, ŝirmita de la vento, en areo de tre maldensa vegetaĵaro. [1]

Ĉe la piedo de la monto Serún, proksime de la vojo, kiu ligas Sofuentes kun Sos del Rey Católico kaj tre proksime al Mamillas, troviĝas la ermitejo Serún, apud malfrua mezepoka tombejo kaj tre proksime de romia setlejo, kun multaj el arkeologiaj restaĵoj trovitaj en ĝia ĉirkaŭaĵo. [1]

Koordinatoj[redakti | redakti fonton]

  • Longitudo: 42º 27' 21" N
  • Latitudo: -1º 16' 18" U

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita fine de la 13-a jarcento, en la transira periodo inter la romaniko kaj la gotiko, kaj poste estis pligrandigita de la templanoj. Ĝi apartenas al la paroĥo de Sofuentes. [1]

Ĝi estis pligrandigita de la templanoj kaj ĝis la 20-a jarcento ĝi havis sian ermiton, kiu loĝis kun sia edzino en ĉambroj najbaraj al la ermitejo, prizorgante ĝin kaj kultivante iom da ĉirkaŭa tero. [2]

En 1947, kun la kreado de la paroĥo "San José"(Sankta Jozefo) en Sofuentes, tiam Serún restis en ĝia teritorio, kaj tial ĝi iĝis dependa de la paroĥo el Sofuentes kaj ĉesis dependi de "San Esteban" (Sankta Stefano) el Sos.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el ortangula navo orientita de Oriento ĝis Okcidento, kaj konstruita el grejso, masonaĵo sur la muroj, metita en regulaj vicoj kaj ĉizita sur la arkoj kaj fenestroj. Interne videblas du malsamaj partoj: ĉe la kapo, la unuaj tri sekcioj kun ŝtona barelvolbo kaj pintaj transversaj arkoj, kiuj komenciĝas de la grundo; kaj en la cetero, la sekvaj kvar sekcioj, kun egalaj arkoj, sed kun frontonhava tegmento, el ligno. [1]

Sur la muroj estas mallarĝaj ŝtonaj aperturoj kun ĝemelaj pintaj arkoj: du ĉe la kapo, en la orienta parto, ambaŭflanke de la vertikala simetria akso markita per la pinjono, kaj unu ĉe la piedo de la navo. La tri fenestroj prezentas pintajn arkojn. La belfrido elstaras super la dua arko de la navo, simbolo de cistera arkitekturo. La tegmento estas duflanka, farita el arabaj kaheloj sur la primitiva ŝtonplato. [1]

La portalo estas sur la suda flanko kaj havas pintan arkon, situantan sur la Epistola flanko, kaj sub verando formita per du pintaj arkoj.

Jen kelkaj rimarkindaj elementoj de la ermitejo: [1]

  • Ĉefa retablo:
estas novklasika peco efektivigita en 1865. Ĝi enhavas la bildojn de Sankta "Ramón Nonato" kaj la Virgulino "Clara".
  • Procesia Kruco:
ĉizita en orumita ligno el la 18-a jarcento
  • Malnova misalo:
presita en Venecio en 1661
  • Benita akvokruĉo:
ĉizita pere de reciklo de romia kolono el proksima arkeologia ejo.

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Sankta María "Serún" estas romanika figuro, alta preskaŭ unu metron, de la 13-a jarcento, kiu estas honorata tutjare en la paroĥa preĝejo de Sankta Jozefo en Sofuentes. [1]

Pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare dum la monato majo, je la dimanĉo de la Sankta Triunuo, oni plenigas la ermitejon je fideluloj, kiuj alportas la skulptaĵon de la Virgulino "Serún" en pilgrimado ekde Sofuentes ĝis tiu ĉi ermitejo. [3] La ĉizita skulptaĵo de la Virgulino estas konservita en la paroĥa preĝejo el Sofuentes, malgranda loka ento, kiu apartenas al municipo Sos del Rey Católico.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]