Erzsi Ákos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsi Ákos
Persona informo
Naskonomo Aigner René
Naskiĝo la  2-an de marto 1904(nun 1904-03-02)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 16-an de januaro 1941
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Erzsi Ákos [erĵi Akoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ákos Erzsi estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Aigner René.

René Aigner [1] naskiĝis la 2-an de marto 1904 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de januaro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsi Ákos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1929. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Magyar, kie ŝi ricevis tuj ĉefrolon. En la sekvaj tempoj ŝi ne havis teatrajn kontraktojn, sed kontraktojn por roloj. Tial ŝi ludis ekzemple en Teatro Magyar, Teatro Andrássy, Teatro Belvárosi, Operetoteatro (Budapeŝto). En 1933 ŝi forlasis la judan religion kaj ŝi iĝis luterano, poste ŝi edziniĝis, sed en la sekva jaro ŝi eksedziniĝis.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Géza Gárdonyi: Ida regénye (ekzamena tasko)
  • Walter Hasenclever: Ein besserer Herr (Talpig úriember) - ĉefrolo

Ŝiaj ambaŭ filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Tavaszi zápor (1932) – damo en la kafejo
  • Az új rokon (1934) – Irén

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.