Erzsi Ákos
Erzsi Ákos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Aigner René |
Naskiĝo | la 2-an de marto 1904 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 16-an de januaro 1941 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsi Ákos [erĵi Akoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ákos Erzsi estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Aigner René.
René Aigner [1] naskiĝis la 2-an de marto 1904 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de januaro 1941 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsi Ákos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1929. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Magyar, kie ŝi ricevis tuj ĉefrolon. En la sekvaj tempoj ŝi ne havis teatrajn kontraktojn, sed kontraktojn por roloj. Tial ŝi ludis ekzemple en Teatro Magyar, Teatro Andrássy, Teatro Belvárosi, Operetoteatro (Budapeŝto). En 1933 ŝi forlasis la judan religion kaj ŝi iĝis luterano, poste ŝi edziniĝis, sed en la sekva jaro ŝi eksedziniĝis.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Géza Gárdonyi: Ida regénye (ekzamena tasko)
- Walter Hasenclever: Ein besserer Herr (Talpig úriember) - ĉefrolo
Ŝiaj ambaŭ filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Tavaszi zápor (1932) – damo en la kafejo
- Az új rokon (1934) – Irén