Falebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Espanjoleto)
Falebaj fermilpartoj.

Faleboespanjoleto[1] estas elemento de serurista metio. Ĝi estas unu el la organoj kiuj sekurigas la fermon de malfermaĵoj de du partoj. Ĝi estas uzata por la fermo de fenestroj, ŝutroj aŭ pordo-fenestroj.

Laŭ Francisko Azorín Falebo estas Dupeca vertikala riglilo funkcianta per dentrada prenilo k. uzata por al la krado fermefiksi fenestrojn k. pordojn.[2] Kaj li indikas etimologion el araba halebo (fermilo),[3] kaj de tie la hispana falleba; fakte en kelkaj lingvoj tiaj aparatoj nomiĝas ankaŭ per derivaĵoj el la hispana vorto españoleta, tio estas hispanino. Kaj tiele li aldonas teknikajn terminojn kiaj hispantipa falebo, por varianto de falebo, kies fermstango havas ekstremojn kurbigitan k. prenilon lamenitan, ĉi tiuj tri partoj enfikseblaj en adekvataj hokoj. Ĉion tion li klarigas per taŭgaj bildoj por ambaŭ tipoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Espanjoleto estas aparato, konsistanta el mantenilo kaj rigliloj, kaj servanta por fermi fenestron k ĝin fiksi. [1] Alirita la 12an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.
  3. Azorín, samloke.
  4. Azorín, samloke.