Esperantido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oni ankaŭ nomas esperantidoj ĝeneralsence la planlingvojn forte influitajn de Esperanto.

Esperantido estas planlingvo bazita je Esperanto kaj Ido proponita de René de Saussure. Laŭdire pli simila al Esperanto. Estas du variaĵoj: la Berna proponita en 1919 kaj la Neuchâtel-a proponita en 1920.

Berna Esperantido[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝoj kompare kun E-o: ģ anstataŭ ĝ, ś anstataŭ ŝ, ć anstataŭ ĉ, x anstataŭ ks, y anstataŭ j, w por ŭ, n por plurala finaĵo, sen akuzativo, preske, irge, omnitage, savi anstataŭ scii, sienco anstataŭ scienco, ktp.

Specimeno:

Esperantido ne estas nova lingvo. ģi enhavas en si la tuta tradicio Esperanta kay preske la tuta vortaro Zamenhofa. Akceptante Esperantido, oni do ne riskas nova experimento. Irge ni libro, skribita en Esp-o, povas tuy esti transskribita en Esp-ido nuran gramatikan ćanģeton. Nu do esperas, ke omnin samideanon, kiun deziras atingi definitiva uneco de la lingvo internacia, ne rifuzos kunlabori kay klopodi kun nu por atentigi la Ligo de la Popolon (Societo de Nacion) pri la lingvo internacia. Vi certe savas, ke internacia lingvo newtrala yam existas dep 30 yaron kay estas uzata kay parolata omnitage de milon de homon.

Neuchâtel-a Esperantido[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝoj kompare kun E-o : j anstataŭ ĝ, q anstataŭ k (qelka), w por ŭ, grandivis anstataŭ grandiĝis kaj diversaj novaj vortoj.

Specimeno:

La lingvo vekis varmegan entuziasmon, kar en ji vivis la nobla animo k. alta idealo de jia awtoro; la anaro pli k. pli grandivis. Esperanto, uzata skribe k. parole, progresis dey proxor 15 yaron, kiam qelkan anon ekdeziris reformi ji. Shaynis al lu, ke endas naw simpligi, ulsor reguligi kaj precizigi la lingvo. Lu examenis omnin, slo lu, farendan modifon, kay, kar ne ibla estis endukti lu en Esperanto, lu pretigis kompleta projekto de nova lingvo.