Esperantista Libro-Klubo "Edelvejso"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
jen aŭtuna impreso de la urbo Orleano, fone la katedralo

La Esperantista Libro-Klubo "Edelvejso" estis Esperanto-klubo de la urbo Orleano en Francio (samtempe en la sama urbo, samideana asocio estis "La Hedero", kaj "Centre National Espéranto-Office" estis la kompanio de Pierre Delaire). Tio klubo internacie interalie konatiĝis pro tio, ke ĝi en 1961 publikigis unuan eldonon de la fama infanlibro La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry, en traduko de Pierre Delaire.

titolpaĝo de La Eta Princo kun bildo de la fikcia asteroido B 612 - vulkana aktiveco videblas