Esperanto-grupo en SWU

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-grupo en SWU (2015-2016) estis grupeto de studentoj en la universitato Srinakharinwirot en Bangkoko. Verŝaje estis la unua Esperanto-grupo en universitato en Tajlando. La grupon fondis studentoj de la fakultato de Arto kaj Humanismo en 2015 kun la gvido de japana esperantisto el la urbo Osako. En 2016 la studentoj, kiuj estis membroj de la grupo finstudis: pro tio ili malfondis la grupon kaj fondis novan grupon, kies nomo ne estas ligita al la universitato, t. e. Bangkoka Esperanto-Klubo Verda Elefanto.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

La grupo organizis semajnajn renkontiĝojn por studentoj, kiuj interesiĝis pri Esperanto; por ĝi kutime la interesatojn gvidis japana esperantisto loĝanta en Bangkoko aŭ australia esperantisto loĝanta en Chonburi kaj iam oni organizis Esperanto-kursojn, en kiuj gvidis alilandaj esperantistoj vojaĝantaj Bangkoken:

  • 22a Januaro 2015, unua enkonduka kurso, gvidis la australia esperantisto Mark Starrs, partoprenis 4 studentoj, kursis ĉe la universitata biblioteko.[1]
  • 28a Januaro 2015, unutaga kurso, gvidis la hungara esperantisto Gábor Márkus, partoprenis 4 studentoj, kursis ĉe la universitata biblioteko.
  • 21a-31a Julio 2015, enkonduka kurso, gvidis la rusa esperantistino Tatjana Loskutova, partoprenis 17 homoj, kursis ĉe la fakultato de Humanismo, subtenita de la fako Lingvistiko.
  • 15a-17a Junuaro 2016, 3-taga kurso, givids la hungara esperantisto Gábor Márkus, partoprenis 15 homoj, kursis ĉe la universitata biblioteko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tanaka Kazuki. (26a de januaro 2015). Esperanto-kurso komenciĝis en Bangkoko. Reta El Popola Ĉinio. prenita la 23-an de decembro 2018.